Komunumaro Meza Norda Frislando
| Meza Norda Frislando | ||||||
|
| ||||||
| Amt | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||||
| Distrikto | Norda Frislando | |||||
| Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | |||||
| Aŭtomobila kodo | NF | |||||
| Oficiala Municipokodo | 010545494 | |||||
| Subdivido | 19 komunumoj (Gemeinden) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Hans-Jakob Paulsen | |||||
| Titolo de komunumestro | Amtsvorsteher | |||||
| Adreso de la administrejo | Theodor-Storm-Str. 2 25821 Bredstedt | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 21450 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 54° 37′ N, 8° 58′ O (mapo)54.6166666666678.9666666666667Koordinatoj: 54° 37′ N, 8° 58′ O (mapo) | |||||
| Areo | 594,44 km² | |||||
| Oficiala retejo | http://www.amnf.de/ | |||||
La komunumaro Meza Norda Frislando – germane Amt Mittleres Nordfriesland – estas administra ligo de 19 komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La komunumaro en sia nuna formo kreiĝis la 1-an de aprilo 2008 el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Bredstedt-Land kaj Stollberg plus la ĝis tiam sendependa urbo Bredstedt, en kiu nun troviĝas la sidejo de la komunumaro. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis 21450 loĝantojn.
Situo
[redakti | redakti fonton]La komunumaro limiĝas okcidente per la Norda Maro kaj la sendependa komunumo Reußenköge, norde per la komunumaro Südtondern, oriente kaj sudoriente per la komunumaroj Schafflund (distrikto Schleswig-Flensburg) kaj Viöl kaj sude pere de la komunumaro Norda Maro-Treene. La areo grandparte korespondas al la historia administra teritorio Nordergoesharde.
Membraj komunumoj
[redakti | redakti fonton](inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)
- Ahrenshöft (540)
- Almdorf (521)
- Bargum (645)
- Bohmstedt (777)
- Bordelum (2020)
- Bredstedt, urbo (5736)
- Breklum (2330)
- Drelsdorf (1272)
- Goldebek (370)
- Goldelund (411)
- Högel (448)
- Joldelund (796)
- Kolkerheide (79)
- Langenhorn (3368)
- Lütjenholm (340)
- Ockholm (307)
- Sönnebüll (296)
- Struckum (1006)
- Vollstedt (188)



