Sitzendorf (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sitzendorf
Blazono
Sitzendorf (Turingio) (Germanio)
Sitzendorf (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036730
Poŝtkodo 07429
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073084
Politiko
Komunumestro Günther Gothe
Partio de komunumestro Brauchtum
Adreso de la administrejo Hauptstr. 40
07429 Sitzendorf
Demografio
Loĝantaro 740 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 38′ N, 11° 10′ O (mapo)50.63333333333311.166666666667Koordinatoj: 50° 38′ N, 11° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 305 m
Areo 2,52 km²
Oficiala retejo http://www.sitzendorf-schwarzatal.de
vdr

Sitzendorf [ZIcndorf] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 740 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En al 19.11.1370 la loko ĝuis la unuan mencion kiel Syczedorff en heredaĵdividdokumento. La nomo verŝajne reiras al grafo nome Sizzo el la dinastio de la Kvernburg-senjoroj. Li vivis en la 11-a jarcento kaj konsideratas prapatro de la dinastio de la Schwarzburg-oj. Inter 1370 ĝis hodiaŭ la skribversioj loknomaj nur ete ŝanĝiĝis (Syczedorff, 1465 Sictzendorff, 1740 Sizzendorf kaj ekde ĉ. 1850 Sitzendorf).

Plej grava metio estis la jam mezepoke floranta ekspluatado de ercoj; krome salpetro kaj peĉo prilaboritis. Ankaŭ fandejoj estis tie multaj. Inter 1727 kaj 1826 ekzistis krome industrio pri kobalto. En 1760 Georg Heinrich Macheleid sukcesis reinventi (post Böttger) porcelanon. Porcelanaĵfaro tamen nur ekgravis post manufakturfondo en 1850. Je la dua duono de la 19-a jarcento komenciĝis turismo kion antaŭenigis memkompreneble ankaŭ la konstruo de Schwarzatal-fervojo. Konatega belvidejo estis kaj estas Trippstein proksime de Sitzendorf kaj Bismarck-turo en Sitzendorf mem. Ĝis 1918 apartenis Sitzendorf al la administradujo Schwarzburg-Rudolstädter Oberherrschaft ene de la Princujo Schwarzburg-Rudolstadt.

Dum la Dua mondmilito laboris punlaboristoj kaj kaptitoj en Italujo kaj Franclando en Sitzendorf, ekz. sur laborejo de Leuna-Werke, en porcelanaĵfabrikoj, agrikulture, en la vitrofabriko Albert Erhardt, en la ĝardenentrepreno Hermann Heunemann kaj dum konstruo de Marineheims-domo. Tombejo de pola punlaboristo memorigas onin pri tio.[1]

Dum GDR floris ankaŭ la farado de diversaj iloj. Estis en Sitzendorf tiam ankaŭ ŝatata feria hejmo en formo de tendara urbeto.[2]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sitzendorf havas stacidomon ĉe Schwarzatalbahn.

Elstaruloj rilataj al Sitzendorf[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hrsg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 244.
  2. Facebook-Eintrag