Komunumaro Nassau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nassau
Blazono
Komunumaro Nassau (Germanio)
Komunumaro Nassau (Germanio)
DEC

Map

Verbandsgemeinde in Rheinland-Pfalz
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo EMS
Oficiala Municipokodo 071415006
Subdivido 19 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Udo Rau
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Adelsheimer Hof 1
56377 Nassau
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 19′ N, 7° 48′ O (mapo)50.3166666666677.8Koordinatoj: 50° 19′ N, 7° 48′ O (mapo)
Areo 97,34 km²
vdr

La Verbandsgemeinde Nassau estis komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, ĉirkaŭ la samnoma urbo Nassau borde de la rivero Lahn. Ĝi ekestis en 1972 la fuziis komence de la jaro 2019 kun apuda komunumaro Bad Ems al nova komunumaro Bad Ems-Nassau. Ĉiuj tri administraj unuoj troviĝis respektive troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La teritorio apartenas al la mezalta montaro Taunus.

El loka mezepoka burgo kun la nomo Nassau originas nobela dinastio, kiu ankoraŭ nuntempe regas la landojn Nederlando kaj Luksemburgio. Ankaŭ la nomo de la ĉefurbo de la karibia insula ŝtato Bahamoj estas referenco al la nobela dinastio kaj baze la loka burgo.

Fine de la jaro 2017 la komunumaro havis 11 167 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Unuopaj membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

  1. Attenhausen
  2. Dessighofen
  3. Dienethal
  4. Dornholzhausen
  5. Geisig
  6. Hömberg
  7. Lollschied
  8. Misselberg
  9. urbo Nassau
  10. Obernhof
  11. Oberwies
  12. Pohl
  13. Schweighausen
  14. Seelbach
  15. Singhofen
  16. Sulzbach
  17. Weinähr
  18. Winden
  19. Zimmerschied
burgo Nassau

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]