Komunumaro Nastätten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nastätten
Blazono
Komunumaro Nastätten (Germanio)
Komunumaro Nastätten (Germanio)
DEC

Map

Verbandsgemeinde in Rheinland-Pfalz
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo EMS
Oficiala Municipokodo 071415007
Subdivido 32 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Raimund Friesenhahn
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 1
56355 Nastätten
Demografio
Loĝantaro 16497 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 12′ N, 7° 52′ O (mapo)50.27.8666666666667Koordinatoj: 50° 12′ N, 7° 52′ O (mapo)
Areo 155,67 km²
vdr

La Verbandsgemeinde Nastätten estas komunumaro el entute 32, grandparte vilaĝaj, unuopaj komunumoj en Germanio, ĉirkaŭ la samnoma urbeto Nastätten. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 16 497 loĝantojn. La teritorio apartenas al la mezalta montaro Taunus.

La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. La lokuloj nomas la teritorion de la komunumaro Blaues Ländchen ("blua landeto"), kaj regule aperanta informilo de la administrejo same portas tiun nomon.

Unuopaj membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

  1. Berg (Taunus)
  2. Bettendorf (Ems)
  3. Bogel
  4. Buch (Taunus)
  5. Diethardt
  6. Ehr
  7. Endlichhofen
  8. Eschbach
  9. Gemmerich
  10. Hainau
  11. Himmighofen
  12. Holzhausen an der Haide
  13. Hunzel
  14. Kasdorf
  15. Kehlbach
  16. Lautert
  1. Lipporn
  2. Marienfels
  3. Miehlen
  4. urbo Nastätten
  5. Niederbachheim
  6. Niederwallmenach
  7. Oberbachheim
  8. Obertiefenbach
  9. Oberwallmenach
  10. Oelsberg
  11. Rettershain
  12. Ruppertshofen
  13. Strüth
  14. Weidenbach (Taunus)
  15. Welterod
  16. Winterwerb

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]