Probstzella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Schiefergebirge)
Probstzella
Blazono
Probstzella (Germanio)
Probstzella (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Schiefergebirge
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036735
Poŝtkodo 07330
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073067
Subdivido 20 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Marko Wolfram
Partio de komunumestro SPD
Demografio
Loĝantaro 2721 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 32′ N, 11° 23′ O (mapo)50.532511.378611111111Koordinatoj: 50° 32′ N, 11° 23′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 74,26 km²
vdr

Probstzella [pro:bstCEla] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2721 loĝantojn. Ĝi estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schiefergebirge (en Esperanto "komunumaro Ardeza Montaro").

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dominas la tutan vilaĝon la t.n. Haus des Volkes (popoldomo), nuna hotelo kaj vere Bauhaus-juvelaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1933[redakti | redakti fonton]

Donacis en la jaro 1012 reĝo Henriko la 2-a (Sankta Romia Imperio) la regnan domenon Saalfeld kaj la eostturingian ebenaĵojn ĉirkaŭ Orla-rivero (Orla-govion) al la lorena palatinejgrafo Ehrenfried Ezzo. Apartenis tiam al Orla-govio ankaŭ la teritorioj suedoriente de Saalfeld ĝis la montokresto kaj sekve ankaŭ Probstzella. La filino de Ezzo, Richeza, reĝina de Pollando, heredis ka bienojn saalfeldajn donaconte ilin en 1056 al la arkiepiskopujo de Kolonjo. En 1071 fonditis fare de benediktanoj kolonjaj la Monaĥejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Estu ili misiitoj inter la slavoj kaj la paganaj turingiaj kaj frankaj setlintoj kaj kultivu ili la grandegajn arbarojn. Ĉirkaŭ la jaro 1300 pro tio en la medio de Saalfeld jam multaj arbaroj estis dehakitaj. Same fonditis prepostujo en Zella; estante komence modesta kapelo ĝi pli kaj pli riĉiĝis kaj iĝis burgosimilaĵo kun fosoj kaj muroj. De tiam konserviĝis toponomie ebenaĵnomoj (ekz. Kreuzacker, Hofau).

En 1345 la prepostujo ceditis a la duklando de Saksio kaj post Reformacio la tuto transprenitis fare de la sekularaj landaj aŭtoritatoj. Ekde 1572 apartenis la loko al Saksio-Vajmaro. En 1645 separitis Probstzella de la administrujo de Saalfeld kaj iĝis memstara administrade. Dum la Tridekjara milito la pesto furoris ĉi tie en 1627 kaj 1636. En 1678 aperis unuafoje la nomo Probstzella sur mapo. Inter 1826 kaj 1918 apartenis Probstzella al la Duklando Saksio-Meiningen. Post ties fino iĝis ĝi ekturingiis en 1923. Ekde 1952 la Landa distrikto Saalfeld apartenis kie subdistrikto Kreis Saalfeld al la Distrikto de Gera. Ekde 1994 finfine ĝi estas parto de Distrikto Saalfeld-Rudolstadt.

Finis oni en 1885 la lastan ankoraŭ mankantan fervojlinian parton apud Falkenstein je 1 km sude de Probstzella kaj samjare la probstzella-anoj povis vagonare veturi al Lepsiko kaj Lichtenfels. En 1898 inaŭguritis linio ĝis Schmiedefeld en 1899 jam kondukitis ĝis Lichte kaj ricevis en 1913 korespondo kun la fervojlinio ĝis Sonneberg. Bedaŭrinde en 1997 aboliciis la servoj sur la distanco ĝis Lauscha-Ernstthal. Gravegan influon je la evoluo de Probstzella en la unua duono de la 20a jarcento havis la turingia industripioniro Franz Itting kiu starigis la unuan centralon karban ekfunkciontan en 1909. En 1913 ĝi jam provizis pli ol 60 komunujoj kurente, poste pi ol 120. Du la 1920aj jaroj Itting komisiis la konstruon de Popoldomo Probstzella, grandan hotelon multfunkcian kiu estas nuntempe la plej granda Bauhaus-ensemblo de tuta Turingujo. Dum

Historio ekde 1933[redakti | redakti fonton]

Dum la tempo de Naziismo iama garbejo ĉe Marktgölitzer-strato iĝis centro renkontiĝa de Konfesanta Eklezio sub la gvido de pastoro Walter Korth kiu ofte malliberigitis i.a. pro porpetoj en favoro de Martin Niemöller. Transpasis la kvartalon Lichtentanne je la fino de la milito kolonoj da kaptitoj el la koncentrejo Buchenwald. Por la mortintoj starigis la Internacia federacio de la rezistintoj (FIR) en 1971 memorigŝtonoj apud la stacidomo.[1]

Post la fino de la Dua mondmilito Probstzella troviĝis ĉe la suda landlimo de GDR kaj ekde 1954 ene de speciale barita zono kio kvazaŭ malebligis vizitojn de nelokuloj. La strato tra Ludwigsstadt-Falkenstein interrompitis kaj la turismo tute ĉesis. Ĉelandlime metitis eĉ minoj. La Popoldomo, estinte postmilite resanigejo, malfermis la pordojn. Por malebligi la foriron de personoj en la direkto de Bavario oni forsetligis politike malfidindajn personojn en nelandlimajn zonojn de GDR. La stacidomo de Probstzella, kiu estiĝis intertempe "internacia" landlima stacidomo 1 km for de Bavario, vere fortikitis. Por trajnoj ene de la respubliko konstruitis trakoj novaj kun nova haltejo Probstzella Haltepunkt. En 1976 oni starigis grandan domon por la doganistoj kaj la Popoldomo devis gastigi la landlimprotektantajn taĉmentojn.

Jen epizodo el la Malvarma milito: Arthur Petzold iĝis en 1965, kontraŭ la volo de la edzino, kuracisto post kiam antaŭulo lia estis devinta pro politikaj kialoj foriri. Pro manko de apoteko surloka fervojistoj devis liveri la medikamentojn. Pro kritikado Petzold devis en oktobro 1981 forlasi la reigonon. La nevo Roland Jahn el Jena, vizitinte kelkfoje la onklon en Probstzella kaj konfrontite je absurdaĵoj diversaj, ekribelis. Li perdis la universitatan lokon kaj kidnapitis en la 7.6.1983 fare de Stasi por perforta trudo trans la landlimon uesten al nekomunisma Federacia Respubliko Germanio.[2] Post Turniĝo la stacidomo perdis sian funkcion landliman. La servejo bedaŭrinde malkonstruitis en 2008. En 1991 la strato al Bavario malfermitis ree ankaŭ por kamionoj. En la 6.4.1994 iĝis kvartaloj de Probstzella Roda (apud Leutenberg), Unterloquitz, Schaderthal, Reichenbach apud Unterloquitz, Oberloquitz, Lichtentanne, Laasen (apud Probstzella) kaj Großgeschwenda; en la 16.3.2004 sekvis Marktgölitz.[3]

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Homoj alie rilataj al Probstzella[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 237-238
  2. Geheimnisvolle Orte: Der Grenzbahnhof Probstzella (ARD 10.7.2017) - HD.
  3. StBA: Änderungen bei den Gemeinden Deutschlands, kp. 2004