Bychawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumo Bychawa)
Bychawa

Blazono

Blazono
urbo
Bychawa (Pollando)
Bychawa (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Bychawy
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Lublin
Komunumo Komunumo Bychawa
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 51° 1′ N, 22° 32′ O (mapo)51.01666666666722.533333333333Koordinatoj: 51° 1′ N, 22° 32′ O (mapo)
Areo 6,68 km²
Loĝantaro 5327 (en 2004)
Loĝdenso 797,5 loĝ./km²
Poŝtkodo 23-100
Telefona antaŭkodo 81
Aŭtokodo LUB
TERYT 3060909034
Estro Andrzej Sobaszek
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul Partyzantów 1
Poŝtkodo de estraro 23-100
Telefono de estraro 81 566-00-87
Fakso de estraro 81 566-00-04
vdr

Bychawa estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Bychawa en distrikto Lublin. Ĝis la jaro 1975 la urbo estis administra centro de aparta distrikto Bychawa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en 9-10 jarcento, de tiu tempo devenas murzonita urbo. En 1537 pola reĝo Sigismondo la 1-a donis magdeburgan juron. En 1863 caraj regopovoj revenĝe, pro partopreno en januara ribelo, forprenis al Bychawa urborajton. Nur en 1958 denove urbiĝis.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Bychawa famiĝis en la mondo danke al rakonto de Nobel-premiito Isaac Bashevis Singer Yentl - la knabo el jeŝivo, filmigita en 1983 de Barbra Streisand, kiu ĉefrolis. Tio estas historio de knabino el Janów Lubelski, filino de rabeno, kiu alivestita kiel knabo studas en talmuda akademio en Bychawa. Antaŭ la dua mondmilito en tiu ĉi urbo loĝis pli ol 70% de judoj.

Ĉiujare en Bychawa okazas festeno "En lando de pierogi", dum kiu estas organizata neoficiale Mond-Ĉampioneco en Manĝado de Pierogi. La unua evento okazis en 2000.

Famuloj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]