Komunumo Druskininkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Druskininkai
blazono de Druskininkai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Alytus (ĝis julio 2010)
administra centro: Druskininkai
nombro de loĝantoj: 20 229 (en 2023)
areo: 453 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 313
koordinatoj: 54° 01' norde, 23° 58' oriente

La komunumo Druskininkai (litove Druskininkų savivaldybė, laŭvorte "memregejo de Druskininkai") estas komunumo en la sudo de Litovio. Ĝi troviĝas en la historia regiono Dzukio, 130 kilometrojn sudokcidente de Vilno, proksime al la limo al Belorusio. La komunumo konsistas el la kuracloka urbo Druskininkai kun ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj la urbeto Ratnyčia. En 2023 en la komunumo vivis 20 229 loĝantoj. Inter la jaroj 1995 kaj 2010 la komunumo kaj urbo apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Alytus.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Druskininkai konatas pro sia situo en bela pejzaĝo meze de arbaraj montetoj ĉe la rivero Nemunas. Nordoriente, malmulte ekster la urbo, komenciĝas la Nacia Parko Dzukio. Tuj okcidente troviĝas la lago Druskonis.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Kune kun la banlokoj ĉe la litova bordo de la Balta Maro en la urbaj komunumoj Neringa kaj Palanga, la urbo Druskininkai estas la ĉefa ferioloko de Litovio. Al tio kontribuas la kuraca infrastrukturo (sanatorioj, parkoj ktp.). Tamen nombro da vizitantoj malkreskis post disfalo de Sovetunio, do troveblas ankaŭ malplenaj domoj de eksaj sanatorioj.

En la urbocentro ekzistas muzeo memoranta pri la pentristo kaj komponisto M. K. Čiurlionis, kiu tie naskiĝis kaj certan tempon vivis.

Proksime de la urbo troviĝas:

  • la Grutas-Parko, "subĉiela muzeo" kun statuoj kaj aliaj memoraĵoj el la epoko de la sovetia okupo de Litovio,
  • muzeoj kun lignaj skulptaĵoj, plejparte faritaj de Antanas Česnulis (en vilaĝo Naujasodė).

Sporto[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter alie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]