Komunumo Ignalina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignalina
blazono de Ignalina situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Utena (ĝis julio 2010)
administra centro: Ignalina
nombro de loĝantoj: 14 120 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 4 836 (urbo, stato 2005)
areo (komunumo): ĉ. 1447 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 386
koordinatoj: 55° 20' norde, 26° 09' oriente

La komunumo Ignalina (litove Ignalinos rajonas) aŭ tutprecize subdistrikta komunumo Ignalina (litove Ignalinos rajono savivaldybė, laŭvorte "cirkla memregejo de Ignalina") estas subdistrikta komunumo en la oriento de Litovio. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Ignalina. Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena. En 2023 en la komunumo vivis 14 120 loĝantoj, laŭ stato de la jaro 2020 en la urbo mem estis 4 836.

La komunumo situas proksimume 110 kilometrojn nordoriente de Vilno. Tra la urbo kaj komunumo kondukiĝas la fervoja linio Vilno-Sankt-Peterburgo. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1810, kvankam laŭ arkeologiaj trovoj almenaŭaj ekde la 9-a jarcento homoj loĝis ĉi tie. Norde de la urbeto Ignalina, ene de la komunumo ankoraŭ dua loĝloko, Dūkštas kun nur 1070 loĝantoj, historie havas urban statuston.

La komunumo plenas je pitoreskaj lagoj, kiuj etendiĝas precipe okcidente de la urbetoj, kaj multaj el ili troviĝas ene de la limoj de la nacia parko Aŭkŝtajtio, kiu de nordokcidento ĝis sudokcidento situas tutproksime de la urbo. Unu el tiuj lagobordaj lokoj estas la vilaĝo Palūšė.

La nuklea centralo Ignalina, sola kaj dum la lastaj jaroj arde pridisputata nuklea centralo de la baltaj landoj, situas en la pleja nordoriento de la komunuma teritorio, en distanco de preskaŭ 45 kilometroj de la urbo Ignalina kaj tutproksime de la urbo Visaginas, kiu jam ne plu troviĝas ene de la komunumo.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]