Komunumo Jonava
| Jonava | |
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| ŝtato: | Litovio |
| distrikto: | Kaŭno (ĝis julio 2010) |
| administra centro: | Jonava |
| Nombro de loĝantoj: | 41 567 (en 2023) |
| nombro de loĝantoj: | 26 427 (urbo, stato 2020) |
| areo (urbo): | ĉ. 39,66 km² |
| internacia telefona prefikso: | (+370) 349 |
| koordinatoj: | 54° 55' norde, 23° 56' oriente |
Jonava (litove Jonavos rajono savivaldybė) estas subdistrikta komunumo en la centro de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Jonava. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. En 2023 en la komunumo vivis 41 567 loĝantoj. En la urbo mem en 2020 vivis 26 427 loĝantoj.
La urbo Jonava troviĝas 30 kilometrojn nordoriente de Kaŭno, la dua plej granda litova urbo, proksime de la loko, kie la rivereto Šventoji fluas en la riveron Neris. Ĝi fondiĝis "nur" en 1740 kaj havas kristanan nomon, kiu pli-malpli signifas 'urbo de la sankta Johano'. Tial ĉiujare la festo de la sankta Johano ("Joninės"), kiun en tuta Baltio oni celebras baze de antikvaj paganaj tradicioj multe pli aĝaj ol la kristana influo, en Jonava aparte intense celebriĝas. En 1864 la urbo ricevis urban statuson.
La flughaveno Kaunas, dua plej grava internacia flughaveno de la lando, situas en la administra areo Karmelava rekte ekster la sudokcidenta limo de la komunumo, pli-malpli 16 kilometrojn de la urbo Jonava.
-
monumento pri A. Kulvietis -
monumenta ŝtonego -
fontanoj antaŭ slabokonstruaĵoj -
librejo -
la urba muzeo -
fontanoj -
kirko de sankta Ana -
la jakoba kirko -
moderna suna horloĝo -
natura naĝejo -
kultura domo -
urbodomo -
centra stadiono -
la fervoja stacio