Komunumo Kėdainiai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Komunumo Kėdainiai
blazono de Kėdainiai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Kaunas (ĝis julio 2010)
administra centro: Kėdainiai
nombro de loĝantoj: 45 285 (en 2020)
loĝantoj de la urbo: 22 682 (en 2020)
areo  : 1 677 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 347
koordinatoj: 55° 27' norde, 23° 58' oriente

Komunumo Kėdainiai estas subdistrikta komunumo en la centro de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kėdainiai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. Dum la jaro 2020, la komunumo havis 45 285 loĝantojn, el kiuj proksimume duono vivis en la urbo.

Kėdainiai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1372 kaj jam dum la 15-a jarcento havas urban statuson. Oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevas dum 1590. La urbo estis la centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen ne konvinkis multajn litovojn transiri de katolikismo al protestantismo. Ankaŭ hodiaŭ en la urbo viziteblas protestanta preĝejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La malnova urbo bone konserviĝis kaj vizitindas. En la urbo ekzistas pluraj kasteloj - la reprezentaj vilaoj de la litova nobelaro, kiuj nuntempe plejparte uzatas kiel publikaj konstruaĵoj.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Krom la malnova urbo, Kėdainiai konsistas el la kvar urbopartoj Janušava (okcidente), Vilainiai (maldekstraflanke de la rivereto Nevėžis, sude de samnoma eksterurba loĝloko en la komunumo), Zabieliškis (sudoriente) kaj Babėnai (norde).

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Kėdainiai estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]