Ostroróg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumo Ostroróg)
Ostroróg

Blazono

Blazono
urbo
Ostroróg (Pollando)
Ostroróg (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Ostroroga
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Szamotulski
Komunumo Komunumo Ostroróg
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 52° 38′ N, 16° 28′ O (mapo)52.63333333333316.466666666667Koordinatoj: 52° 38′ N, 16° 28′ O (mapo)
Areo 1,26 km²
Loĝantaro 1993 (en 2004)
Loĝdenso 1 581,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 64-560
Telefona antaŭkodo 61
TERYT 4303924054
Estro Roman Napierała
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Wroniecka 14
Poŝtkodo de estraro 64-560
Telefono de estraro 61 291-65-65
Fakso de estraro 61 291-65-97
Komunuma retejo http://www.ostrorog.pl/
vdr

Ostroróg estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Ostroróg en distrikto Szamotulski. La urbo situas ĉe la rivero Varto kaj estas la administra sidejo de komunumo Ostroróg.

Ostroróg estas unu el la plej malgrandaj urboj en Pollando, ĝia areo estas 1,25 km². Je la fino de 2014 la loĝantaro egalis 1989.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la urbo devenas de 1383. Ostroróg ekhavis urborajtojn antaŭ 1412[1]. De 1472 ekzistis la unua malsanulejo, poste la dua estis konstruita. Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj ĝi fariĝis religia centro de Unueco de fratoj, kiuj gvidis arkivon, bibliotekon, lernejon, seminarion kaj de 1555 preĝejon[1][2][3]. En 1636 preĝejo estis donita al kristanoj[2]. En 1793 la urbo iĝis parto de la germana ŝtato Prusio, poste inter la jaroj 1807 kaj 1815 ĝi estis la parto de Varsovia Duklando kaj en 1918 Ostroróg denove iĝis pola. En 1907 la urbo ekhavis fervojan kontakton kun Szamotuły kaj Binino[4].

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ruinoj de la kastelo ĉe la strato Zamkowa[5];
  • preĝejo de Ĉielenpreno de Maria de 15-a jarcento kaj rekonstruita en 17-a jarcento. Ĝi situas ĉe la strato Kapłańska[3];
  • eksa trajnstacio ĉe la strato Kolejowa;
  • konstruaĵo de tiel nomata „Malnova lernejo”.

Sporto[redakti | redakti fonton]

En Ostroróg funkcias sporta klubo UKS Nałęcz Ostroróg. En la klubo estas du sekcioj:

  • piedpilka, ekde sezono 2015/2016 ludas en A-klaso;
  • tablotensia, kiu ekzistas ekde 20 jaroj. La unua teamo ludas en la dua ligo kaj la dua teamo en la tria ligo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Jan Maj, Alicja Dziewulska: Mapa topograficzna Polski N-33-129/130: Poznań. Warszawa: Wojskowe Zakłady Kartograficzne, 1997.
  2. 2,0 2,1 Romuald Krygier: Ziemia szamotulska. Wyd. 1. Wydawnictwo Poznańskie, 1972, p. 74-77.
  3. 3,0 3,1 Włodzimierz Łęcki, Bogdan Zgodziński: Województwo poznańskie. Poznań: Krajowa Agencja Wydawnicza, 1980, p. 98.
  4. Marek Potocki, Linia Szamotuły – Międzychód (368), www.bazakolejowa.pl
  5. Paweł Mordal, Inwentaryzacja Krajoznawcza Miasta i Gminy Ostroróg, Ostroróg: Polskie Towarzystwo Turystyczno – Krajoznawcze / Urząd Miasta i Gminy Ostroróg, 1990.