Komunumo Panevėžys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panevėžys
blazono de Panevėžys situo en Litovio
Bazaj datumoj
Ŝtato: Litovio
Distrikto: Panevėžys (ĝis julio 2010)
Administra centro: urbo Panevėžys
Nombro de loĝantoj: 87 913 (en 2023)
Areo: 50 km²
Internacia telefona prefikso: (+370) 45
Koordinatoj: 55° 44′ norde, 24° 23′ oriente

Panevėžys (pole: Poniewież, en Esperanto Paneveĵiso) [1] estas urba komunumo en la nord-orienta Litovio, la 5-a laŭ grandeco en la lando, kies centro estas la samnoma urbo Panevėžys.

La simbolo de Paneveĵiso

De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto Paneveĵiso. En 2023 en la komunumo vivis 87 913 loĝantoj,

Historio[redakti | redakti fonton]

La panoramo de la centro de la urbo Paneveĵiso

Unuaj mencioj pri la setlejo el la jaro 1503 devenas de la dokumento de la reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio Aleksandro Jogajlido, flue parolanta litove. Kvar jaroj poste estis paroĥo kaj en la jaro 1550 tien estis tranlokigita la sidejo de la distrikto el la proksima Upytė / Upita. Apud ĝi, en 1704, okazis bataletoj de la polaj trupoj kun la svedaj. Ĉirkaŭ 1780 estis interligita per ŝoseo kun Vilno. En la jaro 1792 Paneveĵiso ricevis la urborajtojn, sed tio ne influis ĝian disvolvon.

Panevėžys kiel urbo ludis gravan rolon dum la novembra ribelo el 1830 kaj januara ribelo el 1863 kontraŭ Rusia Imperio, post kiuj oni fermis la faman lokan gimnazion. En 1843 estis enkorpigita al la gubernio Kaŭno. Konstruo de la fervojlinio RadviliškisDaugavpils kaŭzis ekonomian vigligon kaj evoluon de la urbo. En 1926 al Panevėžys oni translokigis la ĉefurbon de episkopujo. Dum la unua mondmilito kaj la dua mondmilito parto de konstruaĵoj estis detruita, tial la urbo posedas negrandan nombron da historiaj monumentoj.

Dum la intermilita periodo Panevėžys estis grava religia kaj kultura centro de litoviaj judoj. Dum la lasta mondmilito la juda loĝantaro estis murdita de germanoj kaj iliaj kunlaborantoj. En serio de ekzekutoj en ĉirkaŭaĵoj de la urbo somere 1941 oni murdis pli ol 8,7 mil viroj, virinoj kaj infanoj. La 22-an de julio 1944 al la urbo eniris taĉmentoj de Ruĝa Armeo, kaj Panevėžys kune kun la tuta Litovio iĝis parto de Sovetunio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La urbo estas konata ankaŭ pro ties riĉa artisma agado: 6 teatroj, folkloraj ensembloj, artgalerio, galerio de la 20-a jarcento.

Konindaj personoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo, kaj aktivas urba Esperanto-Klubo nomata "Revo".

La 6-14an de julio 2019 okazis en Paneveĵiso la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55).

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]