Wołomin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumo Wołomin)
Wołomin

Blazono

Blazono
urbo
Wołomin (Pollando)
Wołomin (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Wołomina
Provinco Mazovio
Distrikto Distrikto Wołomiński
Komunumo Komunumo Wołomin
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 52° 21′ N, 21° 14′ O (mapo)52.3521.233333333333Koordinatoj: 52° 21′ N, 21° 14′ O (mapo)
Areo 17,32 km²
Loĝantaro 36568 (en 2004)
Loĝdenso 2 110 loĝ./km²
Poŝtkodo 05-200
Telefona antaŭkodo 22
Aŭtokodo WWL, WV
TERYT 1142034124
Estro Jerzy Mikulski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Ogrodowa 4
Poŝtkodo de estraro 05-200
Telefono de estraro 22 787-65-20
Fakso de estraro 22 787-65-14
Poŝto de estraro um@um.wolomin.pl
Komunuma retejo http://www.um.wolomin.pl
vdr

Wołomin estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando, en la nordoriento de la pola ĉefurbo Varsovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la - ankaŭ principe samnoma - distrikto Wołomiński.

Laŭ donitaĵoj por la 31-a de decembro 2014 la urbo nombris 37 389 loĝantojn.

Wołomin apartenas al aglomeraĵo de Warszawa. Situas 20 km de la centro de Varsovio laŭlonge de la fervojlinio al Bjalistoko (du stacioj en Wołomin).

Wołomin estas membro de la Asocio de Polaj Urboj.

Homoj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj mencioj pri Wołomin devenas de la 15-a jarcento. En la jaroj 1428-1501 la loko estis konata kiel Zacięciwa. La nomo Wołomin devenas de la 16-jarcenta proprietulo, nobelo Jan de Volumne (pole: Wołuński).

Dum intermilita periodo en 1920 sur la kampoj de Ossów (distrikto Wołomiński) okazis ŝlosilaj bataloj de la Batalo de Varsovio. La urbo mem estis atestanto de nesukcesa provo konkeri ĝin de bolŝevikoj la 15-an de aŭgusto 1920.

Dum la dua mondmilito judoj de Wołomin estis lokigitaj de la germana okupanto en geto establita inter Wołomin kaj vilaĝo Kobyłka, poste tra la Varsovia geto forveturigitaj al ekstermejo Treblinka kaj tie gasumitaj.

La 30-an de julio 1944 apud Wołomin komenciĝis la plej granda batalo de kirasitaj armeoj sur la pola teritorio. Ambaŭflanke partoprenis ĝin po ĉ. 1000 tankoj – pli ol duono estis detruitaj en la bataloj. La semajna batalo finiĝis per malvenko de Ruĝa Armeo. En ĝi pereis 13 soldatoj de la urba unuo de Pola Enlanda Armeo.

La bataloj, antaŭkampe de Varsovio, estis lasta impulso por decido pri eksplodo de la ribelo de Varsovio.

situo de la urba areo (ruĝe) en la nordoriento de la pola ĉefurbo Varsovio