Koncilio de Romo (382)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Koncilio de Romo (382) estas tiu havigita en 382 de papo Damaso la 1-a en kiu partoprenis klerikaj oficistoj kaj teologoj de la Katolika Eklezio, precipe italaj, kaj orienta delegitaro.

Kunteksto en kiu disvolviĝis la Roma koncilio de 382[redakti | redakti fonton]

La antaŭan jaron, imperiestro Teodosio la 1-a estis nomuminta la kandidaton Netarion Ĉefepiskopo de Konstantinopolo, kiu estis eĉ ne jam baptita. Tiu imperia elekto ĵetis en pelmelon la okcidentajn episkopojn kiuj, nekonsentante kun la decido, urĝis komunan koncilion de Oriento kaj Okcidento por indiki kaj rajtigi la posteulon de de la konstantinopola sidejo, kaj tiel la imperiestro, tuj post la fermo de la Unua koncilio de Konstantinopolo en 381, kunvokis la imperiajn episkopojn al nova Koncilio en Konstantinopolo. Preskaŭ ĉiuj episkopoj ĵus partoprenintaj en la antaŭa (381) revenis al Konstantinopolo komence de la somero de (382). Sed ĵus revenintaj al siaj Orientaj sidejoj ili ricevis leteron el la eklezianaro Milano ilin invitantan al granda ĝeneraja koncilio en Romo. Sed la klerikaro de Oriento respondis ke la peno pro nova pli longa vojaĝo post la ĵusaj du malpermesos al ili konsenti kun la invito, kaj decidis sendi delegitaron, kiu realiĝis en la episkopoj: Siriako, Eŭsebio kaj Prisciano, portantaj leteron al papo Damaso. En la koncilio partoprenis, kun aliaj okcidentaj episkopoj, ankaŭ Ambrozio de Milano.

Neniu formala informo transdoniĝis pri la laboroj de tiu koncilio kaj pri decido rilate la aferon Netario. imperiestro Teodosio estis, intertempe, sendinta komisarojn por subteni la dekretojn de siaj konstantinopolaj koncilioj.

Dekretoj de tiu Roma koncilio[redakti | redakti fonton]

Tiu Koncilio de Romo, laŭ nerektaj informoj, decidis :

Pere de De explanatione fidei (letero de papo Damaso al la Koncilio = «Pri ekspliko de la Kredo») oni scias ke estis establite ankaŭ tio:

  • estis fiksita la Biblia kanono, kiu poste estos konfirmita en la koncilioj de Hipono (393), Kartago (397) kaj de Kartago (417): kanono kiu estos tiu de ĉiam akceptita de la Katolika Eklezio.
  • diskutite pri la sep kakterizoj de la Sankta Spirito
  • diskutite pri la diversaj nomoj de Kristo kaj la rilatoj de tri Diaj Personoj kun la homo.
  • estas reasertata la unuarangeco de la sidejo de Romo (aŭ almenaŭ tio oni provis decidi). Pri tio legeblas:

... sed la Sankta Roma Eklezio estas en la unua posteno kompare kun la aliaj Eklezioj kiel establite ne de konciliaj decidoj, sed ĉar ĝi ricevis la unuarangecon per la vorto de la Sinjoro en la Evangelio... : Sur tiu ŝtono mi konstruos mian Eklezion.

Dokumentado[redakti | redakti fonton]

Rektaj dokumentoj pri la aktoj oni ne posedas sed oni opinias ke parto de ili estas entenata en la Decretum Gelasianum (listo de akceptendaj libroj, de post cento da jaroj). [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ [[Apolinarismo, Kristo havus perfektan dian naturon, sed malperfektan homan naturon: do vere Dio sed duonhomo.
  2. Tiu dekreto estis rekonita kiel restaĵo de la konciliaj dokumentoj unue de esploristo pastro Faustino Arevalo (1747–1824). Tiu tezo estas hodiaŭ akceptita de ĉiuj pritiuepokaj historiistoj: la dokumento, do, certigas ke la tiu Koncilio fiksis unufojon en Okcidento la Biblian kanonon, du jarojn plifrue ol Sankta Hieronimo|Hieronimo]] publikigos sian Latinan Vulgaton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]