Kondo Kuniomi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KONDO Kuniomi (naskiĝis la 17-an de majo 1905 en Kagoŝima) estis japana esperantisto kaj bibliotekisto.

Li estis esperantisto de 1923. Li studis lingvosciencon en Imperia Universitato de Kyôto kaj prezentis al ĝi kursofinan tezon pri kompara studo de artefaritaj lingvoj. Li estis prezidanto de la 21-a Japana Esperanto-Kongreso en Kyôto kaj diligenta gvidanto de Esperantista Ligo en Kyôto.