Kondorcet-kriterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kondorcet-kandidato (aŭ Kondorcet-gajnanto) estas la persono kiu gajnus duopan balotadon kontraŭ ĉiu de la aliaj kandidatoj en ununoma majoritata baloto.[1][2] En difinita aro de kandidatoj, la Kondorcet-gajnanto estas ĉiam la sama sendepende de la balotsistemo. Balotsistemo plenumas la Kondorcet-kriterion, se ĝi ĉiam elektas la Kondorcet-gajninton, kiam tiu ekzistas. Ajna balotsistemo kiu plenumas la Kondorcet-kriterion estas Kondorcet-metodo.

Kondorcet-gajnanto ne nepre ekzistas en difinita voĉdonado, tio konatas kiel la Kondorcet-paradokso. Kiam balotantoj identigas kandidatojn laŭ unudimensia akso dekstro-maldekstro kaj ĉiam preferas kandidatojn pli proksimaj al si mem, Kondorcet-gajnanto nepre ekzistas.[3] Tamen, realaj politikaj pozicioj estas plurdimensiaj[4], kio povas krei sociajn prefercicklojn sen Kondorcet-gajnanto.[5]

Ĉi tiuj terminoj estas nomataj ekde la 18a jarcento laŭ la matematikisto kaj filozofo Marie Jean Antoine Nicolas CARITAT, Markizo de Kondorceto.

Rilato al aliaj kriterioj[redakti | redakti fonton]

La Kondorcet-kriterio implicas la plejmulto-kriterion; do, ajna sistemo kiu plenumas la unuan, nepre plenumas la duan. La Kondorcet-kriterio malkongruas kun la sekva-ne-damaĝas-kriterio, la nepreferperfido-kriterio, la partopreno-kriterion kaj la apartigo-kriterion.

Kriteriplenumo[redakti | redakti fonton]

Plenumaj metodoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj metodoj plenumas la Kondorcet-kriterion:

Neplenumaj metodoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj metodoj ne plenumasas la Kondorcet-kriterion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eric ERDMANN (2011). Strengths and Drawbacks of Voting Methods for Political Elections (angle) (pdf).
  2. MATH 1340: Mathematics and Politics: Condorcet's Method and Condorcet Winners (angle) (pdf) (2010).
  3. BLACK, Duncan . “On the Rationale of Group Decision-making”, The Journal of Political Economy 56 (1), p. 23–34. doi:10.1086/256633. 
  4. ALÓS-FERRER, Carlos; Đura-Georg GRANIĆ (2015-09-01). “Political space representations with approval data”, Electoral Studies 39, p. 56–71. doi:10.1016/j.electstud.2015.04.003. “La analizo montras ke la substrekitaj politikaj pejzaĝoj... estas esence plrurdimensiaj kaj ne redukteblas al ununura dekstro-maldekstra dimensio, aŭ eĉ al du-dimensia spaco”. 
  5. McLean, Iain S.; Alistair MCMILLAN, Burt L. MONROE. (2013-03-09) The Theory of Committees and Elections by Duncan Black and Committee Decisions with Complementary Valuation by Duncan Black and R.A. Newing (angle). ISBN 9789401148603. “Se preferoj estas space distribuitaj, sufiĉas ke estu du aŭ pli da dimensioj en la alternativspaco por ke ciklaj preferoj estu preskaŭ neeviteblaj”.