Saltu al enhavo

Kondutisma moderneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prahomaj pentraĵoj de la Malfrua Paleolitiko (16 000 jaroj AP), Groto Lascaux en Francio.

Kondutisma moderneco estas aro de kognaj kaj kondutismaj trajtoj, kiuj distingas la modernajn homojn vidalvide disde la aliaj prahistoriaj homaj specioj kaj konataj populacioj, kiujn oni nomas arkaikaj.

Kvankam la difino estas ofte diskutata, multaj esploristoj konsentas pri la fakto, ke pri la Moderna homo la konduto estas karakterizata per la asocio de abstrakta penso, kapablo por planado, etendo de la homa reto de la individuoj, simbola penso (arto, ornamado, muziko, ktp.), entombigo aŭ ritoj ĉirkaŭ la mortintoj, la fabrikado de altnivelaj ŝtonaj iloj, ekzemple el la ŝton-tranĉado en striojn, la evoluo de industrio sur bestaj ostoj, kornaro de cervedo, eburo, ktp. Tiuj kondutoj kaj teknologiaj inventoj estas en rilato kun kognaj fundamentoj, kiuj estis akiritaj dum Prahistorio.

Hodiaŭ, la homaj universalaĵoj estas kultura aparteno, aliĝo al sociaj normoj, lingvo, helpo kaj kunlaboro inter parencoj (familio, klano), ktp. Multaj esploristoj opinias, ke la evoluo de tiuj modernaj kondutismaj trajtoj estis la faktoro ebliganta la anstataŭigon de aliaj homaj specioj kaj populacioj dum Malfrua Pleistoceno, kiel ekzemple Neandertala homo en EŭropoDenisova homo en Azio, fare de la modernaj homoj, kiam ĉi lastaj disvastiĝis tra ĉiuj kontinentoj ĝis migrado en la tuta planedo.