Konečná
Konečná | |
domaro | |
Domaro Konečná troviĝanta el unu duono en Moravio kaj el dua duono en Slovakio
| |
Oficiala nomo: Konečná | |
Ŝtato | Ĉeĥio, Slovakio |
---|---|
Regionoj | Moraviasilezia regiono Ĉeĥio, Regiono Žilina Slovakio |
Distriktoj | Distrikto Frýdek-Místek Ĉeĥio, Distrikto Čadca Slovakio |
Administraj municipoj | Bílá Ĉeĥio, Klokočov Slovakio |
Historiaj regionoj | Moravio, Supra Hungarujo |
Montaro | Moraviasileziaj Beskidoj |
Situo | Konečná |
- koordinatoj | 49° 27′ 13″ N 18° 31′ 24″ O / 49.45361 °N, 18.52333 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Portalo pri Ĉeĥio |
Konečná estas montara domaro en montaro Zadní hory en Moraviasileziaj Beskidoj sur ambaŭ flankoj de limo inter Ĉeĥio kaj Slovakio. En moravia flanko ĝi administre falas sub municipo Bílá, en la slovaka sub Klokočov. Ĝi estis konstruita sur montodorso de Konečná (865 m s. m.). Al kelkaj slovakaj domoj eblas veni nur tiel, ke oni transpaŝos la ŝtatlimon, kiu kondukas inter ilia ĝardeneto kaj la moravia parto de ĉi tiea ŝoseo.
En vintra oeriodo estadas en ĉirkaŭaĵo reguligataj skikuristaj vojoj, en la suda kaj la norda partoj de la domaro estis konstruitaj skideglitejoj.
En senpera proksimeco de Konečná en la moravia flanko troviĝas pluaj du domaroj – Gigula kaj Gratčanka.
Alirebleco
[redakti | redakti fonton]La domaro situas sur ŝoseo II/484 de domaro Černá, en la slovaka flanko daŭriganta direkte al Kornica. Troviĝas ĉi tie jam ne funkcianta limpasejo Bílá-Klokočov. Krom tio kondukas ĉi tien vico da turismaj vojoj. El domaro Bílý Kříž venas ruĝa marko, daŭriganta direkte al domaro Bumbálka, kaj el domaro Gruň (resp. ties parto Švarná Hanka) blue markita pado. El Slovakio venas verda marko de municipo Predmier. La moravian parton de pli supre menciita ŝoseo kopias biciklovojo 461.
Baza sidejunuo
[redakti | redakti fonton]Konečná estas ankaŭ unu el kvar bazaj sidejunuoj de municipo Bílá. Tiu ĉi baza sidejunuo ensumigas la jenajn sidejunuajn lokojn:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|