Konektiva histo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konektiva histo estas kolekta nomo por diversaj histotipoj, kiuj riĉas je interĉela materialo. En la fakliteraturo ne regas unueco pri tio, kiuj histoj apartenas al la konektiva histo. Oni konsentas, ke en strikta senco, la retaj, ĵeleaj kaj aliaj fibraj histoj prezentas verajn tipojn de konektivaj histoj, dum la kartilagaj kaj ostaj histoj apartenas al subtena histo en plua senco al konektiva histo. Ofte oni aldonas la grasan histon, sangon, diversajn tipojn de muskoloj al la grupo de la konektivaj histoj.

Ĉiuj tiuj histoj evoluas el la mezenĥimo, mezodermo dum la feta evoluo. Ili konsistas el ĉeloj kaj interĉela materialo. La konektivaj histoj estas diversformaj, plej ofte longiĝintaj aŭ disbranĉiĝintaj, stelformaj. Kelkaj produktas la interĉelan materialon, aliaj gravas en la sindefendo de la korpo. Pliaj deponas energion en formo de graso.

La interĉela materialo estas plej ofte konektivaj fibroj. Tiuj fibroj havas tri formojn:

  • Gludonaj fibroj estas fortaj, apenaŭ disŝireblaj, sed ne etendigeblaj. Ili aperas amase en tendenoj.
  • La kradaj fibroj estas maldikaj, disbranĉiĝantaj fibroj, kiuj pli facile ŝireblaj ol la gludona fibro, sed pro la reta formo, ili formas pli elastan, rezistan, kontraxustaran skeleton. Ili ĉirkaŭas la kapilarojn, aperas ankaŭ en la limfoida histo.
  • La elastaj fibroj estas maldikaj, elastaj, ne disbranĉiĝas. Ili troviĝas en la pulmo, en muro de la angioj.

Formoj de la konektiva histo

La divido, grupigo de la konektiva histo dependas de lando, aŭtoro. Sube vi povas legi unu el tiuj (hungara mezlerneja lernolibro pri biologio (1997)):

Ĵelea konektiva histo

Ĝi troviĝas en la embrio, en la okulkorpo de la homo, en dentointerno, en haŭto de la fingroj kaj en mioksomoj. La umbilika ŝnuro konsistas el ĝi.

Reta konektiva histo

Ĝi konsistas el kradaj fibroj kaj longiĝintaj konektiv-histaj ĉeloj. La konektiĝo de la ĉeloj kaj la fibroj formas lozan, sed firman strukturon. Reta konektiva histo estas la konektiv-hista skeleto de la limfonodoj, de la lieno kaj la mjelo (ostmedolo)

Lozfibra konektiva histo

La lozfibra konektiva histo estas la plej ofte histotipo. Ĝi partorpenas en strukturo de ĉiu organo. Ĝi formas lamenojn, faskojn, plenigas la interĉelajn kavojn. Ĝi estas mola, elasta, entenas multajn vejnojn kaj nervoĉcelojn. Ĉiuj tri fibrotipoj povas formi la interĉelan materialon. Ĝi povas enteni diversajn ĉeltipojn de la konektiva histo.

Densfibra konektiva histo

La densfibra konektiva histo entenas malgrandon da konektiv-histaj ĉeloj, sed multon da dense ordiĝintaj fibroj. La tendeno konstruiĝas el ĝi, kun gludonaj fibroj. La ligamentoj, kiuj konektas la vertebrojn, konsistas el tiu histo, kun elastaj fibroj.

Grasa histo

La grasa histo estas same konektiva histo, kun grandaj, globfromaj ĉeloj, en ili granda grasguto. Ili ne havas - ĝenerale - interĉelan materialon. Ĝi ofte aperas en la lozfibra konektiva histo. La grasa histo situas sur surfaco de organoj kaj inter tiuj, ĉefe sur granda mentumo kaj subhaŭte.

Formoj de la subtena histo

Ili havas abundan interĉelan materialon.

Ĥorda histo

Ĝi aperas dum la ontogenezo de la vertebruloj. Ĝiaj ĉeloj havas grandan akvoentenon, la interĉela materialo estas riĉa je gludonaj fibroj.

Kartilaga histo

La kartilaga histo estas elasta kaj diafana.

  • La ĉeloj de la vitrokartilago estas grandaj, globformaj. Ili lokiĝas en etaj grupoj en la interĉela materialo. La vitrokartilago ne havas fibrojn; ĝi konsistigas la skeleton de la kartilagofiŝoj, la kartilagojn de la trakeo.
  • La ĉeloj de la fibreca kartilago similas al tiu de la vitrokartilago, sed la interĉela materialo estas riĉa je gludonaj kaj elastaj fibroj. Ĝi troviĝas en la orelkonko, en la intervertebra disko.

Osta histo

La osta histo konsistas el ĉeloj kaj firma interĉela materialo. La ĉeloj estas ovalaj, interplektiĝas per etendiĝoj. La ĉeloj lokiĝas en koncentritaj rondoj ĉirkaŭ la kapilaroj, kiuj situas paralele al la laŭlonga ostoakso. La psacon inter ili plenigas la - de ili - produktita interĉela materialo, kiu konsistas el parte el organikaj materialoj (ekz. multaj gludonaj fibroj), parte el mineralaj saloj kiel kalcia kaj magnezia karbonatoj kaj fosfatoj. La ostan histon penetras ankaŭ transverse kapilaroj kaj nervoxceloj, el la ostojn kovra konektiv-hista periosto (ostomembrano).