Konferenco de Évian

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konferenco de Évian okazis de la 6-a de julio 1938 ĝis la 15-a de julio 1938 en la franca Évian-les-Bains, ĉela Ĝenova lago. La konferencon partoprenis reprezentantoj de 32 nacioj je iniciato de la usona prezidento Franklin D. Roosevelt, por plibonigi la elmigrajn eblecojn de la judoj en Germanio kaj Aŭstrio.

Antaŭaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Post la potencoakiro de la nazioj en Germanio (1933), la nombro de elmigrantaj judoj forte kreskis kaj multaj el ili trovis asilon spite al la monda ekonomia krizo. Dum la premo je la judoj kreskis en la germana ŝtato (precipe la Nurenbergaj leĝoj en 1935) kaj same kreskis elmigremo de la judoj, la akceptemo de la judoj en la cellandoj malkreskis. La britoj limigis la enmigradon en la Palestinan mandaton en novembro de 1937, kvankam oni promesis al la judoj nacian hejmon tie, laŭ la Balfour-deklaro.

La praktika helpo estis tiutempe en manoj de la t.n. Nansen-Burooj, kiuj establis en 1931 la Ligo de Popoloj. Oni nomumis eĉ altrangan komisiiton nur por la germanaj elmigrantoj en 1933, en Lausanne. Ĉar la elmigra ondo de la judoj el Germanio en 1938 denove kreskis, – ekde marto suferis la aŭstraj judoj la samajn persekutaj aranĝojn kiel la germanaj judoj, en aprilo la registraro devigis ĉiun judon en Germanio sciigo pri siaj posedaĵoj (vidu Dekreto pri sciigo de la judaj posedaĵoj) –, estis baldaŭ klara, ke necesas internacia interkonsento por trakti la situon kiu iĝas pli kaj pli neeltenebla por la judoj. En tiu situacio, la iniciaton transprenis Usono kaj proponis aranĝi konferencon. Oni komence volis konferenci en Ĝenevo, sed Svislando timis la germanan najbaron, tiel Francio deklaris sian pretecon por akcepti la konferencon sur sia teritorio, en Évian.

Okazo kaj rezulto de la konferenco[redakti | redakti fonton]

Originale oni pensis nur pri plibonigo, reguligo de situo de la elmigrantaj judoj, sed rapide rekonis la eblecon de la naciismaj kaj antisimitismaj reprezentantoj de kelkaj orient-eŭropaj landoj, ilian judan problemon alŝuti. Tiel la cellandojn trafis ne nur la elmigra problemo de la originale kalkulita 500.000 germanaj judoj, sed eĉ pluaj milionoj el orienta eŭropo. La komenca humanisma impulso malpliiĝis kaj la judoj estis traktitaj plue kiel „problemo”. Malavanteĝe efikis je la konferenco la foresto de gvidantaj reprezentantoj de la Cionisma Monda Organizo. Tio okazis ĉar la judaj gvidantoj timis per tiu paŝo rekonon de la britaj limigoj rilate la enmigradon al Palestino.

Baldaŭ evidentiĝis, ke eĉ la akceptemo de la cellandoj havas limojn kaj la partoprenaj landoj ne volis iĝis enmigraj landoj nur transitaj landoj por la judaj rifuĝontoj, ĉar tio fortigus la antisemitismon. La Usono ofertis kvoton de nur 27.370 elmigrantoj el Germanio kaj Aŭstrio. [1].

Kvankam ekzistis diversaj planoj por setligo de la judoj, kiel en la establita juda aŭtonomio Birobiĝano en la Sovetunio aŭ la portugala kolonio Angolo. Eĉ unu ne subskribita gazeta sciigo el Sud-Afriko nomumis Madagaskaron kiel eblan cellandon. Fakte tiuj planoj – kiuj celis la judojn pli fore lokigi de la industriaj landoj – ne estis realigeblaj. La provo de la diktatoro de la Dominika Respubliko, Rafael Trujillo, por akcepti 100.000 judajn enmigrantojn fiaskis, alvenis nur 600 judoj.

La sola konkreta rezulto estis fondo de la Intergovernmental Committee on Refugees, kiu devis reguligi kaj okupiĝi pri la juda elmigrado el Germanio. La elmigradon tre malfaciligis la komenco de la dua mondmilito, en la sekva jaro.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Morala katastrofo de la demokratiaj landoj, ĉar la nazioj triumfis, ke la proponitajn judojn neniu volas akcepti. Post kvar jaroj de la konferenco komenciĝis la amasa, industria neniigo de la judoj en koncentrejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magnus Brechtken: Madagaskar für die Juden. München 1997, S. 217.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Madagaskar-plano

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Magnus Brechtken: „Madagaskar für die Juden“. Antisemita ideo kaj politika praktiko 1885-1945. München 1997, ISBN 3-486-56240-1
  • Hans Jansen: Der Madagaskar-Plan. Die beabsichtigte Deportation der europäischen Juden nach Madagaskar. München 1997, ISBN 3-7844-2605-0
  • Ralph Weingarten: Die Hilfeleistung der westlichen Welt bei der Endlösung der deutschen Judenfrage. Das Intergovernmental Committee on Political Refugees (IGC) 1938-1939. Bern 1983

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]