Konferenco de grandambasadoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konferenco de grandambasadoroj, plennome Konferenco de grandambasadoroj de ĉefaj aliancanaj kaj asociitaj potencoj (angle Conference of Ambassadors of the Principal Allied and Associated Powers, france Conférence des Ambassadeurs des principales puissances alliées et associées) estis interaliancana organo de Entento post finigo de la unua mondmilito. Ĝi estis kreita en Parizo por celoj de konferenco en Spa. Pli poste ĝi estis de facto enmembrigita en Ligon de Nacioj kiel unu el ties gvidantaj organoj. La konferencon de grandambasadoroj kreis reprezentantoj de Usono, Brita imperio, Francio, Italio kaj Japanio. La konferenco de grandambasadoroj decidis diversajn teritoriajn disputojn, precipe de Pollando (inkluzive de ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio kaj pola-litova diskuto je Vilensko kaj oblasto Suvalek). La konferenco de grandambasadoroj finis sian agadon en la jaro 1931.