Konferenco de la Granda Orientazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partoprenantoj de maldekstro dekstren: Ba Maw, Zhang Jinghui, Wang Jingwei, Hideki Tojo, Wan Waithayakon, José P. Laurel, Subhas Chandra Bose.

La Konferenco de la Granda Orientazio (大東亜会議 Dai Tōa Kaigi) estis internacia pintokunveno okazinta en Tokio (Japanio) la 5an kaj 6an de novembro 1943, en kiu Japanio akceptis la ŝtatestrojn de la diversaj membroj de la Zono de Kunprospero de Orientazio, nome la pupaj registaroj aŭ registaroj en ekzilo de Ĉinio (Nankino), Manĉukuo, Filipinoj, Birmo, Hindio kaj Tajlando. Koreio kaj Tajvano ne estis invititaj, ĉar ili delonge estis aneksitaj en la Japana Imperio kaj oni ne konsideris ilin sendependeblaj landoj. Oni invitis ankaŭ nek kamboĝanojn nek vjetnamojn por ne kolerigi la francojn de la Reĝimo de Vichy.

La kunsido nomiĝis ankaŭ Konferenco de Tokio. La Konferenco apenaŭ pritraktis gravajn temojn, ĉar dekomence ĝi estis planita kiel simpla propagandilo, por bildigi la tutaziajn intencojn de la Japana Imperio kaj por elstarigi sian rolon kiel "liberiginto" de Azio rilate al la koloniismo fare de Okcidento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lebra, Joyce C. (1975). Japan's Greater East Asia Co-Prosperity Sphere in World War II: Selected Readings and Documents. Oxford University Press,.
  • Smith, Ralph (1975). Changing Visions of East Asia, 1943-93: Transformations and Continuities. Routledge. ISBN 0415381401.