Konfucea Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Emblemo de la Konfuceaj Institutoj
Emblemo de la Konfuceaj Institutoj

La Konfucea Instituto (simpligita ĉina skribo :孔子学院; tradicia ĉina skribo :孔子學院; pinjino : kǒngzǐ xuéyuàn) estas neprofitcela publika organizaĵo sub la Edukministerio de la Ĉina Popola Respubliko[1], kies celo estas antaŭenigi la ĉinan lingvon kaj kulturon, subteni ĉinlingvan instruadon kaj faciligi kulturan interŝanĝon tra la mondo[2], ekzemple ankaŭ en Sheffield (ĉe la Universitato de Sheffield), en Poznań (ĉe la Universitato Adam Mickiewicz) aŭ en la Jagelona Universitato (Pollando) kiel aparta administra unuo. La Konfuceaj Institutoj aranĝas ankaŭ ĉinlingvajn kursojn, prelegojn, ekspoziciojn kaj organizas konkursojn kaj ŝtatajn lingvotestajn ekzamenojn (HSK). Konfucea Instituto celas ankaŭ antaŭenigi kulturan diversecon, transkulturan lernadon kaj komprenon[3].

En tiuj institutoj eblas lerni la ĉinan normlingvon per la simpligita ĉina skribo kaj konatiĝi kun la kulturo de la nuntempa Ĉinio. Male al tio, kion la nomo sugestas, Konfuceismo ludas nur modestan rolon.

La instituto disponigas subtenon por la internacia instruado internacie de la ĉina. La instituto havas ĉefsidejon en Pekino kaj estas administrataj de la ĉina ŝtato (pere de Hanban, nun nomata CLEC (Center for Language Education and Cooperation) aŭ ĉine 中外语言交流合作中心 [4] kunlabore kun universitatoj, altlernejoj ekster Ĉinio[5], disponigante financadon, instruistojn kaj edukajn materialojn[1][6]. La rilata Konfucea klasĉambra programo partneras kun mezlernejoj por provizi ĉinlingvajn instruistojn kaj instrumaterialojn[7].

La unua Konfucea Instituto estis fondita estis inaŭgurita en Seulo, Sud-Koreio, en novembro 2004. Hodiaŭ ekzistas 500 institutoj tutmonde[8]. Liu Yunshan, direktoro de la propaganda sekcio de la Ĉina Komunista Partio, diris en Dublino dum lia alporolo de konferencon pri Konfuceaj Institutoj en Eŭropo (2014) ke Konfuceaj Institutoj aperis en la ĝusta momento, kaj priskribis ilin kiel 'spiritan altrapidan fervojon' [心灵高铁], antaŭenigante amikecon per la kunligo de 'ĉinaj sonĝoj' kun tiuj de la resto de la mondo[9].

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Konfucea Instituto ĉe Seneca College en Toronto, Kanado .

La Konfuceaj Institutoj estis la temo de kritikoj, zorgoj kaj polemikoj dum sia internacia ekspansio.

Gazetaroj artikoloj inter alie en Eŭropo, Usono, Kanado kritikis la Konfuceajn Institutojn pro tio ke ili malfaciligus memstaran esploradon kaj sekve konsiderta kiel minaco de la akademia libereco[10], male al aliaj ŝtate subtenataj lingvaj institucioj kiel ekzemple la Goethe-Institut aŭ la British Council (vidu ankaŭ Listo de Kulturinstitutoj). Tamen, la instituto malakceptis la kritikon kaj asertas ke ekzistas neniu indico [11] ke la ligo de la instituto al la ĉina ŝtato endanĝerigas akademian liberecon[12]. Multaj Konfuceaj Institutoj funkciigas rekte sur universitataj kampusoj, tiel kaŭzante unikajn konzernojn ligitajn al akademia libereco kaj politika influo,  tamen, post jarlonga enketo en la Konfuceon. Institutoj en Usono, la Government Accountability Office (GAO)publikigis raporton en februaro 2019, kiu estis nekapabla trovi ajnan indicon pri ĝeneraligitaj provoj limigi akademian liberecon kun homoj rekte implikitaj en la programoj deklarante ke ne estis provoj malhelpi ilian instruplanon, kvankam la zorgo ankoraŭ restas.  Kelkaj observantoj notis ke CIoj estas plejparte limigitaj al instruado de kulturaj kaj lingvoprogramoj, kaj la stabo de la institutoj tendencas vidi politikajn kaj kontestatajn temojn kiel homaj rajtoj kaj demokratio kiel ekster la kunteksto de la misio de Konfucea Instituto.

Kerry Brown, profesoro pri Ĉina Politiko ĉe la Universitato de Sidnejo, rimarkigas ke la sama Komunista Partio, kiu nun gloras Konfuceon, atakis kaj insultis lin nur kvar jardekoj pli frue pro la asociiĝo kun patriarkaj, hierarkiaj kaj konservativaj valoroj[13].

Kromaj zorgoj ekestis super la financa kaj akademia daŭrigebleco de la institutoj, instrukvalito kaj rilatoj kun ĉinaj partneraj universitatoj[14] La Konfuceaj Institutoj estas financataj de la kvazaŭregistara organizaĵo Hanban, nun nomata CLEC (Center for Language Education and Cooperation) aŭ ĉine 中外语言交流合作中心[4].

Varmarko[redakti | redakti fonton]

"Konfucea Instituto" estas registrita varmarko kaj, laŭ proparolanto de la organizo, "tiuj, kiuj precipe aprezas markojn, havos pli grandan popularecon, reputacion, socian influon, kaj tial [la Konfucea Instituto] povos akiri pli da subteno de lokaj. komunumoj"[15].

Krom klopodi antaŭenigi la lernadon de la ĉina lingvo kaj stimuli la aprezon de la ĉina kulturo, je alia nivelo ĝi povas esti konsiderata parto de pli larĝa mola potenco (Soft Power), krom iuj aliaj manieroj per kiuj Ĉinio (sed ne nur) levas sian kulturan profilon eksterlande inkluzive de nuntempaj artekspozicioj, televidprogramoj, koncertoj de popularaj kantistoj kaj tradukoj de ĉina literaturo[16].

Artikolo de China Post raportis en 2014: "Certe, Ĉinio farintus malmulte da progreso se ĝi nomus ilin Mao-Institutoj aŭ eĉ Deng Xiaoping-Institutoj, sed pruntante la nomon Konfuceo, ĝi kreis markon kiu tuj estis rekonita kiel simbolo de ĉina kulturo, radikale malsama ol la bildo de la Komunista Partio"[17]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jeffrey Gil: Soft Power and the Worldwide Promotion of Chinese Language Learning. The Confucius Institute Project. Multilingual Matters, 2017; ISBN 978-1-78309-805-7.
  • Falk Hartig: Chinese Public Diplomacy. The Rise of the Confucius Institute. Routledge, 2015; ISBN 1138809306.
  • Stephen Hoare-Vance: The Confucius Institutes and China's Evolving Foreign Policy. Saarbrücken, 2010; ISBN 978-3-8433-61569
  • Jennifer Hubbert: China in the World. An Anthropology of Confucius Institutes, Soft Power, and Globalization. Honolulu, 2019; ISBN 978-0-8248-7820-7
  • Xin Liu: So Similar, So Different, So Chinese: Analytical Comparisons of the Confucius Institute with its Western Counterparts. In: Asian Studies Review Bd. 43 Nr. 2 (29. April 2019) S. 256–275; doi:10.1080/10357823.2019.1584602

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Marshall Sahlins, «China U».The Nation. ISSN 0027-8378.
  2. (en) Peter Mattis, «Reexamining the Confucian Institutes».The Diplomat, la 2-an de aŭgusto 2012, alirite la 8-an de januaro 2022.
  3. (en) Cultural Exchange, Centro por Lingva Edukado kaj Kooperado
  4. 4,0 4,1 (en, zh) Center for Language Education and Cooperation -
  5. (en) American Association of University Professors (AAUP): On Partnerships with Foreign Governments: The Case of Confucius Institutes (Pri Partnerecoj kun Eksterlandaj Registaroj: La Kazo de Konfuceaj Institutoj, Junio ​​2014.
  6. (en) COHEN, Hagar, «Universities the latest battleground in Chinese soft power offensive». ABC News, la 14-an de oktobro 2016
  7. (en) Jianguo Chen; Chuang Wang; Jinfa Cai (2010). Teaching and learning Chinese: issues and perspectives. IAP. pp. xix. ISBN 9781617350641.
  8. (nl) Confucius Instituten voelen geen druk van Chinese zijde, NRC, la 31-an de aŭgusto2018.
  9. (en) Confucius says, Arkivite la 30-an de aŭgusto 2017 per la Wayback Maŝino, The Economist, la 13-an de septembro 2014.
  10. (nl) Kritiek op het Confuciusinstituut, De Standaard, la 6-an de februaro 2016
  11. "Hu Jintao på universitetet", Fokus, 2008-02-22.
  12. (en) Christopher R. Hughes, Confucius Institutes and the university: distinguishing the political mission from the cultural. Issues and Studies, 50 (4). pp. 45-83, 2014, ISSN 1013-2511
  13. (en) Kerry Brown «The case for eliminating Confucius from China's Confucius Institutes». South China Morning Post, la 2-an de junio 2014, aliritre la 8-an de januaro 2022
  14. (en) Starr, Don "Ĉinlingva Eduko en Eŭropo: la Konfuceaj Institutoj" Arkivita la 26-an de oktobro 2012 ĉe la Wayback Maŝino, European Journal of Education (2009). Volumo 44, Numero 1, paĝoj 78–79
  15. (en) Don Starr (1-an de marto 2009). «Chinese Language Education in Europe: the Confucius Institutes». European Journal of Education, 44 (1): 65–82. ISSN 1465-3435. doi:10.1111/j.1465-3435.2008.01371.x.
  16. (en) James F. Paradise (2009), China and International Harmony: The Role of Confucius Institutes in Bolstering Beijing's Soft Power. Arkivite la 21-an de Julio 2011 per la Wayback Machine, Asian Survey 49.4: 648–649.
  17. (en) Frank Ching, «World should watch for Confucius». China Post.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Alliance française (Francio)

British Council (Britio)

Goethe-Instituto (Italio)

Instituto Cervantes (Hispanio)

Japania Fondumo (国際 交流 基金)

Instituto Yunus Emre (Turkio)

Listo de Naciaj institutoj por la antaŭenigo de lingvoj kaj kulturo