Konga bucero
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Lophoceros fasciatus (Shaw, 1812) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Tockus fasciatus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Konga bucero - latine Lophoceros fasciatus laŭ kio ankaŭ Bucero de Bradfield - estas specio el la klaso de birdoj. Ĝi estas el la ordo de Buceroformaj birdoj kaj familio de Buceredoj (latine Bucerotidae), kaj estas unu el du aŭ ĝis ok specioj de la genro latine nomata Lophoceros.[1]
La Konga bucero estas indiĝena de la Konga Baseno. Ĝi estas birdo de ĉefe arbaraj vivejoj. La ino demetas ĝis kvar blankajn ovojn en arbotruon, kiu estas ŝtopfermita dum la kovado per cemento el koto, fekaĵoj kaj fruktopulpo. Restas nur unu mallarĝa aperturo, sufiĉe granda por ke la masklo transdonu manĝaĵon al la ino kaj la idoj.
Morfologio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas granda birdo, 54 centimetrojn longa. Ĝi havas ĉefe nigran plumaron, kun blankaj ventro kaj vostopinto. La longa, kurba nigra-flava beko havas mezgrandan kaskon. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino havas pli malgrandan kaskon. Nematuraj birdoj estas malpli brilkoloraj, havas pli malgrandan bekon kaj neniun kaskon. La flugo estas ondoforma.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Konga bucero estas ĉiovora kaj manĝas fruktojn kaj insektojn. Ĝi manĝas ĉefe en arboj kaj estas altirata de oleopalmoj.
Ĉi tiu rimarkebla kaj sociema birdo anoncas sian ĉeeston per sia fajfa voko "pii-pii-pii-pii".
Kiam la idoj kaj la ino estas tro grandaj por havi lokon en la nesto, la patrino trarompas la muron kaj rekonstruas ĝin. Poste ambaŭ gepatroj nutras la idojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, (ISBN 1-873403-32-1)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



