Respubliko Kongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kongo Brazavila)
Respubliko Kongo
République du Congo

la flago de Kongo Brazavila.

Detaloj

la flago de Kongo Brazavila. Detaloj
Nacia himno: La Congolaise
Nacia devizo: Unité, Travail, Progrès
(Unueco, laboro, progreso)
Esperantlingva skiza mapo de la ŝtata areo
Esperantlingva skiza mapo de la ŝtata areo
Esperantlingva skiza mapo de la ŝtata areo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Brazavilo (2 milionoj)
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) lingala, kituba
Areo 342 000 km²
- % de akvo 3,3 %
Loĝantaro 5 293 070 (2020)
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Horzono UTC+1
Interreta domajno cg
Landokodo CG
Telefona kodo +242
Internacia aŭtokodo RCB
Plej alta punkto Mont Nabemba
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidanto Denis Sassou-Nguesso (1997)
Ĉefministro Anatole Collinet Makosso
Nacia tago 15 de aŭgusto
Sendependiĝo disde Francio 15-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto CFA-Franc BEAC (XAF)
MEP laŭ 2019
– suma 32,516 milliardoj da US-$
– pokapa 7 119 US-$
vdr

La Respubliko Kongo, aŭ Kongo Brazavila, estas ŝtato en Centra Afriko. La landonomo, same kiel tiu de la Demokratia Respubliko Kongo, venas de la Konga Rivero kiu apartigas la du ŝtatojn.

  • E-nomo: [a] Kongolo, [o] Respubliko Kongo.
  • Loĝantaro: inter ili 51,7 % kongoj, 17,0 % batekeoj.
  • Eksporto: nafto, lignaĵo, kafo, kakao.
  • Pokapa MEP: 7 119 $ (2019).
  • Organizoj: UN (1960)
  • Historio: de 1910 parto de Franca Ekvatora Afriko. En 1960 akiris sendependecon. En 1992 okazis la unuaj demokratiaj elektoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Reĝlando Kongo (en la konga lingvo: Kongo dya NtotilaWene wa Kongo) estis bantua regno en centra Afriko, kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis en la 18-a jarcento.

En 1885, Kongo iĝis unu el la kvar ŝtatoj de Franca Ekvatora Afriko, kaj Brazavilo, la ĉefurbo de la FEA. La kolonio de Franca Kongo estis kreita en 1891, la nuna gabona teritorio estante parto de ĝi ĝis 1904. Ĝi sendependiĝis en 1960

Denis Sassou Nguesso (1943) estis Prezidento de Respubliko Kongo ekde 1997; li estis estinta antaŭe Prezidento el 1979 al 1992.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La 12 departementoj de la Respubliko Kongo estas

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Kongo Brazavila apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]