Kongo Gumi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongo Gumi
construction business vd
Dum 578 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Sidejo Shitennōji
Lando Japanio
filiaj kompanioj Nakamura Shaji vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Kongo Gumi (japane: 株式会社金剛組, Kabushiki Gaisha Kongō Gumi) estis japana familia entrepreno, la en la mondo plej malnova kaj longdaŭra familia firmao. Ĝi estis fondita en 578 kaj ekzistis ĝis 2006, t.e. dum 1428 jaroj. Ĝi bankrotis pro malgrandiĝantaj mendoj kaj estis fine aĉetita de japana firmaego.

Laboristoj de Kongo Gumi komence de la 20-a jarcento

Historio[redakti | redakti fonton]

En 578 la princo Shotoku Taishi venigis la familion Kongo el Baekje, Koreio, al Japanio por konstrui la budhisman templon Shitenno-ji en Osako. Laŭ la jarcentoj Kongo Gumi partoprenis la konstruadon de multaj konstruaĵoj kiel la kastelo de Osako kaj la templo Horyu-ji en Nara.

Malnova paperaĵo el la 17-a jarcento, pli ol 3 metrojn longa, priskribas la 40 generaciojn ekde la komenco. Kiel en multaj japanaj familioj, la bofiloj edziĝintaj en la klanon transprenis la nomon de Kongo. Tiel dum jarcentoj la klano daŭris aŭ pro filoj aŭ pro filinoj.

Kongo Gumi ne sekvis la tradician vojon, sed heredis la entreprenon tiu filo, kiu estis la plej kapabla. Ne nur filoj heredis, tiel ekzemple la 38-a gvidanto estis la avino de Masakazu.

En la 19-a jarcento - pro ĉeso de ŝtataj mendoj - ĝi ekokupiĝis eĉ pri konstruado de komercaj nemoveblaĵoj.

Unuafojon savis la firmao ventego, kiu detruis kvinetaĝan pagodon en la Shitenno-ji. Tiun pagodon Kongo Gumi tute rekonstruis.

La lasta gvidanto de la firmao estis Kongo Masakazu, 40-a gvidanto ekde la fondo.

Bankroto[redakti | redakti fonton]

La bankroto okazis pro du kialoj: la entrepreno pruntis multe da mono en la 1980-aj jaroj por investi en nemoveblaĵojn, sed tiu mono perdiĝis en la jaroj 1992 kaj 1993. Alia kialo estis la malgrandiĝo de bezono de la templokonstruado. La mendoj draste falis ekde post 1998.

La enspezoj malaltiĝis je 35 % en 2004, Kongo Masakazu vane maldungis laboristojn, la entrepreno havis tro grandajn ŝuldojn. En januaro de 2006, la ŝuldojn aĉetis la plej granda konstrua entrepreno de Japanio, Takamatsu. Kongo Gumi iĝis filialo de la konglomerato.

Antaŭ la bankroto, la entrepreno havis ĉ. 100 dungitojn kaj laŭ raporto de aprilo 2005 havis spezon je 7,5 miliardoj da enoj (ĉ. 53 milionoj da eŭroj).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Chosun Ilbo: End of the Road for World’s Oldest Firm Arkivigite je 2009-12-31 per la retarkivo Wayback Machine, 15-a de decembro 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]