Saltu al enhavo

Kongregacio por la katolika eduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongregacio por la katolika eduko
Kongregacioj de la Roma Kurio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 15-a de januaro 1588 vd
Fino 5-a de junio 2022 vd
Poste Dicasterium pri kulturo kaj edukado vd
Lando(j) Vatikano vd
Agareo

katolika eduko
• katolika eduka institucio

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kongregacio por la katolika Edukado de la Seminario kaj Porstudaj Institutoj) - latinlingve: Congregatio de Institutione Catholica (de Seminariis atque Studiorum Institutis) ĝis junio 2022 estis unu el la naŭ kongregacioj de la Roma Kurio. La 5-an de junioo 2022 la agadon transprenis nova institucio nomata Dicasterium pri kulturo kaj edukado.

Historiaj mallongaj sciigoj

[redakti | redakti fonton]

Antikvajn epokojn, la zorgo pri seminarioj estis konfidita al la Kongregacio por la Episkopoj. Siksto la 5-a per la apostola konstitucio Immensa Aeterni Dei de la 15-an de januaro 1588 starigis juran organismon kun la nomo Congregatio pro Universitate Studii Romani (Kongregacio por la universitato de la Roma Studo), por ke ĝi prezidu la studojn de ĉiuj studinstitutoj de la katolika mondo kaj aparte sur tiuj je eklezia fondado (Bolonjo, Parizo, Salamanko). Sed tiu kongregacio iom post iom malaperis. sed tiu kongregacio iom post iom malaperis.

En 1824, papo Leono la 12-a starigis la Congregatio Studiorum (Kongregacion por la studoj), antaŭe kun la celo ke ĝi pezidu en ĉiuj lernejoj de la Papa Ŝtato, poste, ekde 1870 (kiam la eklezia ŝtato ĉesis ekzisti), en ĉiuj papaj universitato: papo Benedikto la 15-a, en 1915, elkorpigis el “Konsistora Kongregacio” la sekcion rilatan la seminarioj kaj ĝin kunfandis kun la “Kongregacio por la Studoj” kreante tiel la “Kongregacion por la Seminarioj kaj Universitatoj de la Studoj”. Per la apostola konstitucio Regimini Ecclesiae Universae de 15-a de aŭgusto 1967 papo Paŭlo la 6-a al ĝi asignis la nomon de “Kongregacio por Katolika Instruo”.

Dum la papado, fine, de papo Johano Paŭlo la 2-a, per la apostola konstitucio Pastor Bonus de la 28-a de junio 1988, ĝi alprenis la nuna nomon.

Funkcioj de tiu Kongregacio

[redakti | redakti fonton]

La kompenteteco de tiu Kongregacio etendiĝas: sur seminarioj kaj sur la Domoj de Formigo de la institutoj religiulaj kaj sekularaj (escepte de tiuj destinitaj al la preparo de misiista kleriklaro kaj de kleriklaro de la Orientaj Eklezioj, kiuj falas sub la jurisdikcio respektive de la Kongregacio por la evangelizado de la popoloj kaj la Kongregacio por la Orientaj Eklezioj; sur la Pontifikaj Universitatoj, sur la fakultatoj kaj institutoj de supera edukado dependantaj de ekleziaj aŭtoritatoj.

Tiu dikastero en sia dokumento de la 4-a de novembro 2005 asertis ke la Eklezio «ne povas akceptitaj en semonarioj kaj aliri al la Sanktaj Ordinoj tiujn kiuj praktikas samseksemo, prezentas samseksemajn tendencojn profunde radikitajn aŭ konfesas la tieldiritan “kulturon gejan”».

La estraro de tiu Kongregacio estas nune (2012) konstituita el 31 membroj inter kiuj kardinaloj, ĉefepiskopoj kaj episkopoj: la antaŭlasta prefekto estis pola kardinalo Zenon Grocholewski, nomumita la 15-an de novembro 1999 de Johano Paŭlo la 2-a, kaj la lasta postenulo estis kardinalo Giuseppe Versaldi (2015-2022).

Kronologio de la prefektoj

[redakti | redakti fonton]
  • kardinalo Gaetano Bisleti (1-a de decembro 1915 – 27-a de oktobro 1932).
  • kardinalo Giuseppe Pizzardo (14-a de marto 1939 – 13-a de januaro 1968 retiriĝinta)
  • kardinalo Gabriel-Marie Garrone (17-a de januaro 1968 -15-a de januaro 1980 rezigninta)
  • kardinalo William Wakefield Baum (18-a de marto 1980 – 6-a de aprilo 1990)
  • kardinalo Pio Laghi (6-a aprilo 1990 – 15-a de novembro 1999 retiriĝinta)
  • kardinalo Zenon Grocholewski (1999-2015)
  • kardinalo Giuseppe Versaldi (2015-2022)

Esteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • [1] Profilo de la Kongregacio kaj diverslingvaj fdokumentoj.
  • [2] Latinlingva teksto de la “Pastor Bonus”.
  • [3] Itallingvaj Dokumentoj de la Kongregacio por la katolika Eduko de la Seminario kaj Porstudaj Institutoj”.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]