Kongresa Biblioteko de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteko de Kongreso, Konstruaĵo Jefferson

La Kongresa Librejoangle Library of Congress – estas la neoficiala librejo nacia de Usono. Havante pli ol 128 milionojn da eroj ĝi estas la dua plej granda bibliodeko de la mondo, superata sole de la Brita Librejo. Ĝiaj kolektoj enhavas pli ol 28 milionojn da katalogitaj libroj kaj aliaj presaĵoj en 470 lingvoj, pli ol 50 milionojn da manuskriptoj, la kolekton plej grandan de libroj raraj en Nordameriko, inklusivantan biblion de Gutenberg, kaj la kolekton plej grandan en la mondo de materialoj leĝaj, filmoj, kartoj, surbendigaĵoj sonaj.

Historio

La Kongresa Librejo estis fondita la 24-an de aprilo 1800, per akto de kongreso subskribita de Prezidanto John Adams. La biblioteka origine lokiĝis en la Usona Kapitolo ĝis aŭgusto 1814, kiam britaj soldatoj invadantaj ekbruligis la Kapitolon, detruante la enhavojn de la malgranda biblioteko.

Por anstataŭigi la detruitan bibliotekon, eksprezidanto Thomas Jefferson donacis sian propran libraron. Jefferson estis dum 50 jaroj kolektinta librojn, kaj lian aron oni konsideris kiel unu de la plej fajnaj en Usono. Jefferson esperis uzi la monon, kiun li gajnontis per vendi la librojn, por elpagi siajn ŝuldojn egajn. Li opiniis ke la kongreso ne aĉetos la librojn, ĉar ili estis pri multaj temoj (filozofio, scienco, literaturo, k.t.p.), kiujn oni ne konsideris parto de biblioteko leĝdona. Januaron 1815, Kongreso akceptis la oferton de Jefferson, pagante al li $23.950. La ideo de Jefferson estis, ke ciuj temoj gravas al la Usona Kongreso.

Kongresaj Bibliotekistoj

La estro de la Kongresa Biblioteko nomiĝas la Kongresa Bibliotekisto. La listo de eksaj Kongresaj Bibliotekistoj enhavas plurajn konatajn homojn.

Legejo de la Kongresa Biblioteko

Vidu ankaŭ