Kongreslibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Diversaj kongreslibroj.
Kovrilpaĝo de samtempe gazeto kaj kongreslibro.

Kongreslibro (ankaŭ kongresa libro) estas libro, broŝuro, kaj foje enreta dokumento, kiun ricevas partoprenanto en Esperanto‑konferenco. Ĝi ofte enhavas programon, klarigon pri funkciado de la kongreso kaj de la kongresejo, informoj pri la gastiganta landourbo, horaro, kompono de la organizantaro, kaj informoj pri ekskursojturismaj programoj de la kongreso, kaj priskriboj pri prelegoj kaj prelegontoj. Lastatempe uzeblas retaj kongreslibroj.

Kongresaj libroj ludas gravan rolon por la organizado kaj disvolvigo de la kongresoj, helpas la ĉeeston de partoprenantoj en la koncernaj programeroj kaj plue helpas la memoron de okazinta agado kaj postan laboron kaj kontaktojn. La redaktado kaj organizado de kongreslibro estas ĉefa tasko de organiza kongresa komitato. El historia vidpunkto foje la informo pri partoprenantoj kaj programeroj gravas por la esplorado de pasintaj eventoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]