Kongreso de Angostura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Domo de la Kongreso de Angostura, Ciudad Bolívar, Venezuelo.

La Kongreso de Angostura, inaŭgurita la 15an de februaro de 1819 fare de la Libertador Simón Bolívar, sub la inspiro de la Idearo de la generalo Francisco de Miranda en Angostura (nune Ciudad Bolívar), reprezentis la duan Konstitucifaran Kongreson de la Respubliko de Venezuelo. Ĝi okazis en la kunteksto de la militoj de sendependeco de Venezuelo kaj de Nova Granado.

Angostura (Santo Tomás de Guayana de Angostura del Orinoco) estis tiam la nomo de Ciudad Bolívar antaŭ 1846. La urbo estas situanta en la subŝtato Bolivaro, en sudorienta Venezuelo, ĉe la bordo suda de la rivero Orinoko.

En 1818, kvankam sub kontrolo fare de hispanoj, la sendependentista elano pluis kaj reaktivigis la konstituciajn dezirojn. La 15an de februaro de 1819, ses monatoj antaŭ la Batalo de Bojakao, kunsidis 26 reprezentantoj el 30 elektitaj, kiuj reprezentis la provincojn Karakaso, Kumanao, Trujillo, Margarita, Barinas, Barcelono kaj Guajano. Post la invado Nova Granado (aktuale Kolombio) Bolívar deziris ke ankaŭ tiu regiono sendu delegitojn. Kaj tuj poste same pri Kito, ankoraŭ sub hispana dominado.

La ĉefaj decidoj estis la jenaj:

  • La Nova Granado estis renomita Cundinamarca kaj ties ĉefurbo, Santa Fe renomita al Bogotá. La ĉefurbo de Quito estos Quito. La ĉefurbo de Venezuelo estus Caracas. La ĉefurbo de la Granda Kolombio estus Bogotá.
  • Oni kreis la Respublikon Kolombio, kiu estos regata de unu prezidento. Ekzistos unu vicprezidento kiu anstataŭos la prezidenton kaze de ties foresto. (Historie oni nomas la Kolombion de la Kongreso de Angostura La Gran Colombia)
  • La guberniestroj de la tri departementoj estus ankaŭ Vicprezidentoj.
  • La prezidento kaj vicprezidento estos elektitaj per nerekta voĉdonado, sed dekomence estis elektitaj jene: Prezidento de la Respubliko: Simón Bolívar kaj Vicprezidento: Francisco de Paula Santander. En aŭgusto Bolívar plusekvis sian liberigan taskon kaj eliris al Ekvadoro kaj Peruo, kaj lasis sian postenon de prezidento al Santander.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]