Kongreso de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kongreso de UEA estis la ĉiujara kunveno de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiam ĝi ankoraŭ ne organizis la Universalajn Kongresojn (UK).

En 1908 kaj 1909 UEA luis dum la UK ĉambron, sed la UK 1910 okazis en Vaŝingtono. UEA rezignis pri kunveno tie kaj anstataŭe aranĝis propran Kongreson de UEA, en Aŭgsburgo (Germanio). Dum la venontaj Universalaj Kongresoj UEA organizis propran Kongreson de UEA ene de la Universala Kongreso. La lasta tia aranĝo estis en la UK 1933. Temis kutime nur pri la kunsidoj de la Komitato de UEA kaj ĝenerala kunsido.

Propra kongreso ne plu necesis, post kiam en la Interkonsento de Kolonjo en 1933 UEA fariĝis la tegmenta asocio por la tuta neŭtrala movado. Ekde tiam UEA organizas la Universalajn Kongresojn.