Konklavo 2025



Por la Konklavo 2025 la katolikaj kardinaloj kunvenis en Vatikanurbo la 7-an kaj 8-an de majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025. Post relative konciza kunvenado de du tagoj kiel 267-a papo elektiĝis la usona kardinalo Robert Francis Prevost, kiu sekve alprenis la papan nomon Leono la 14-a. La antaŭa papo de tiu nomo, Leono la 13-a, mortis en 1903, 122 jarojn antaŭ ol la sekva papo Leono proklamiĝis.
Laŭ la apostola instigo (motu proprio) "Normas nonnullas" proklamita de la papo Benedikto la 16-a en februaro 2013, la papa elekto devas komenciĝi ne pli frue ol 15 kaj ne pli malfrue ol 20 tagojn post la morto de la lasta papo. Ĉar papo Francisko mortis en la paska lundo, la 21-an de aprilo 2025, tio rezultigas komencon de la papa elekto inter la 6-a kaj la 11-a de majo 2025; tamen, kaze ke ĉiuj kardinaloj voĉdonrajtaj jam vojaĝis al Romo, la proceduro eĉ povas komenciĝi pli frue - fine decidiĝis ke ĝi ekzakte ekas la 7-an de majo.
La Domo de Sankta Marta,[1] la oficiala gastejo de Vatikanurbo, situanta tuj najbare al la baziliko de Sankta Petro en Vatikano, jam estis utiligita kiel la loĝejo de la kolegio de kardinaloj dum la konklavoj de 2005 kaj 2013, kaj same ankaŭ servis kiel ejo de la konklavo de 2025: Dum konklavoj, la kardinaloj ricevas ĉambrojn per lotado, kaj ĉiu komunikado kun la ekstera mondo estas fortranĉita. Tamen, la oficialaj diskutoj kaj balotoj kiel tradicie dum konklavoj okazis en la apuda Siksta Kapelo.
Kardinaloj-elektantoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj kardinaloj pli junaj ol la aĝo de 80 jaroj en la tago kiam la papa ofico iĝis vaka estis elekteblaj partopreni. La 21-an de aprilo 2025, ekzistis 252 kardinaloj, de kiuj 136 estas malpli aĝaj ol 80; 108 (80 procentoj) de la eblaj elektantoj estis nomumitaj kiel kardinaloj fare de papo Francisko. Unu kardinalo sub la aĝo de 80, Angelo Becciu, anoncis nepartoprenon pro financa skandalo aktuala, do restis 135 kardinaloj-elektantoj, kiuj devis elekti inter siaj vicoj la novan papon. El tiuj, 17 estas el Italio, 36 el la resto de Eŭropo, 20 el Nordameriko, 17 el Sudameriko, 18 el Afriko, 23 el Azio kaj 4 el Oceanio - inter ili kompreneble pluraj estas "papigeblaj".
Kardinalo Vinko Puljić el Bosnio kaj Hercegovino anoncis, ke li ne ĉeestos la konklavon pro sanaj kialoj; lia rolo kiel la plej aĝa kardinalo inter la elektistoj tial falis al la sekva plej aĝa kardinalo, Peter Turkson el Ganao. Oni ankaŭ informis, ke kardinalo Antonio Cañizares Llovera el Valencilando, Hispanio same ne ĉeestos, ankaŭ pro sanaj kialoj. Sekve restis 133 efektivaj partoprenantoj de la konklavo.
Spekuladoj pri ebla elektoto
[redakti | redakti fonton]Observantoj de papaj elektoj konsideras kelkajn kardinalojn pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - tiuj estas la "papigeblaj" kandidatoj. Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikilaro, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta; lastatempaj kazoj estas Johano la 22-a en 1958 plus Johano Paŭlo la 1-a kaj Johano Paŭlo la 2-a, ambaŭ en 1978. Krome, pro la signifa internaciiĝo de la tuta kolegio de kardinaloj dum la papado de papo Francisko, kiam pli ol 140 ne-eŭropaj kardinaloj estis nomumitaj, kaj la ĵurnalistoj de la brita televida korporacio BBC kaj la de usona magazino Time jam sugestis ke ne-eŭropa venonta papo estos nemalverŝajna. Sed kompreneble, tio estas spekuladoj de ĵurnalistoj, kies profesio estas verki televidajn kaj gazetarajn komentojn kun tiaj aŭguroj. Fine ĉiukaze la spekuladoj pravis.
nomo | ŝtataneco | pozicio dum la konklava tempo | kardinaliĝo | naskiĝdato | aĝo | referencoj |
---|---|---|---|---|---|---|
Ambongo Besungu, Fridolin | ![]() |
ĉefepiskopo de Kinŝaso | 2019-10-05 (Francisko) |
1960-1-24 | 65 | [1] [2] [3] |
Arborelius, Anders | ![]() |
katolika episkopo de Stokholmo | 2017-06-28 (Francisko) |
1949-9-24 | 75 | [4] [5] |
Aveline, Jean-Marc | ![]() |
ĉefepiskopo de Marsejlo | 2022-08-27 (Francisko) |
1958-12-26 | 66 | [6] [7] [8] [9] [10] |
Bo, Charles Maung | ![]() |
ĉefepiskopo de Jangono | 2015-02-14 (Francisko) |
1948-10-29 | 76 | [11] [12] |
Eijk, Wim | ![]() |
ĉefepiskopo de Utreĥto | 2012-02-18 (Benedikto la 16-a) |
1953-6-22 | 71 | [13] [14] [15] |
Erdő Péter | ![]() |
ĉefepiskopo de Esztergom-Budapeŝto | 2003-10-21 (Johano P. la 2-a) |
1952-6-25 | 72 | [16] [17] [18] [19] |
Grech, Mario | ![]() |
ĝenerala sekretario de la sinodo de la Episkopoj | 2020-11-28 (Francisko) |
1957-2-20 | 68 | [20] [21] |
Hollerich, Jean-Claude | ![]() |
ĉefepiskopo de Luksemburgio | 2019-10-05 (Francisko) |
1958-8-9 | 66 | [22] [23] [24] |
Lacroix, Gérald | ![]() |
ĉefepiskopo de Kebeko | 2014-02-22 (Francisko) |
1957-7-27 | 67 | [25] [26] |
de Mendonça, José Tolentino | ![]() |
prefekto de la Dicasterium pri kulturo kaj edukado | 2019-10-05 (Francisko) |
1965-19-95 | 59 | [27] [28] |
Ouellet, Marc | ![]() |
Neniu (emerita prefekto de la Dicasterium por episkopoj) | 2003-10-21 (Johano P. la 2-a) |
1944-6-8 | 81 | [29][30] |
Parolin, Pietro | ![]() |
Kardinalo ŝtatsekretario | 2014-02-22 (Francisko) |
1955-1-17 | 70 | [31] [32][33] |
Pizzaballa, Pierbattista | ![]() |
Latina patriarko de Jerusalemo | 2023-09-30 (Francisko) |
1965-4-21 | 60 | [34] [35] [36] |
Prevost, Robert Francis | ![]() |
ĉefepiskopo de Albano, prefekto de la Dicasterium por episkopoj | 2023-9-30 (Francikos) |
1955-9-14 | 69 | [37] [38] |
Ranjith, Malcolm | ![]() |
ĉefepiskopo de Kolombo | 2010-11-20 (Benedikto la 16-a) |
1947-11-15 | 77 | [39] [40] |
Sarah, Robert | ![]() |
Neniu (emerita prefekto de la Dicasterium por dia kultado kaj disciplino de la sakramentoj) | 2010-11-20 (Benedikto la 16-a) |
1945-6-15 | 80 | [41] [42] |
Tagle, Luis Antonio | ![]() |
vicprefekto por la sekcio de unua evangelizado de la Dicasterium por evangelizado | 2012-11-24 (Benedikto la 16-a) |
1957-6-21 | 67 | [43] [44][45][46] |
Tobin, Joseph W. | ![]() |
ĉefepiskopo de Newark | 2016-11-07 (Francisko) | 1952-5-3 | 73 | [47] [48] |
Turkson, Peter | ![]() |
kanceliero de la Papa Akademio de la Sciencoj kaj la Papa Akademio de Sociaj Sciencoj | 2003-10-21 (Johano P. la 2-a) |
1948-10-11 | 76 | [49] [50] |
Zuppi, Matteo | ![]() |
ĉefepiskopo de Bolonjo | 2019-10-05 (Francisko) |
1955-10-11 | 69 | [51] [52] [53] |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La konstruaĵo de 1996 estas dediĉita al la patroneco de Marta de Betania, patrona sanktulo de mastrumado, gastejestroj kaj hotelistoj.