Konkordo (societo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konkordo
ne-registara organizaĵo • esperanto-organizaĵo
Komenco 18-a de majo 1921 vd
Fondinto(j) Lidja ZamenhofEdvardo WiesenfeldJózef LitauerIgnaco Teichfeld vd
vdr
Esperantistoj el la Esperanto-rondo „Konkordo” ĉe la tombo de LLZ. En la centro estas Lidja Zamenhof

Varsovia Esperanto-Societo „Konkordo” estas la nomo de iama Esperanto-Societo en Varsovio. En 1921 fondiĝis tiu ĉi Esperantista rondo. La celo estis disvastigi ne nur Esperanton, sed ankaŭ ĝian internan ideon. Fondita 18 majo 1921 laŭ instigo de Klara Zamenhof. Fondintoj estis Wiesenfeld, J. Litauer, Ign. Teichfeld. Lidja Zamenhof aktivis kiel estraranino de "Konkordo". La lastaj konataj spuroj pri la aktivado de la rondo datumas de 1936. Ĝian malfortiĝon kaj malaperon kaŭzis la morto de du kernaj aktivuloj Leono Zamenhof kaj Feliks Zamenhof, kaj la kresko de naciisma etoso en tiama Pollando[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zofia Banet-Fornalowa: Konkordo, disvastiganto de Homaranismo, Homarane 2:9-35, 2014

Fontoj[redakti | redakti fonton]