Konkrecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konkrecio el malsupra ardezo
Ŝtonigita fiŝo sur ardeza konkrecio

Konkrecio estas nocio el la geosciencoj. Por legi pri kalkecaj "ŝtonoj" en homaj organoj vidu: konkremento.

Konkrecio en la petrologio signifas neregulan, ofte ankaŭ rondece formitan mineralmason, kiu precipitiĝis el akveca, cirkulanta solvaĵo (poroakvo) ene de alispeca fajngrajna sedimento. La konkremento komenciĝas je kristaliĝocentro, plej ofte kaŭze de alia kemia procezo, kaj iom post iom plukreskas eksteren.

Ekzemploj por konkremento estas kretaceaj siliktuberoj en la kalko, geodoj en argilo kaj en leŭso. Tiuj lastaj, karbonatkonkrementoj ĝis grandeco de pilko, ankaŭ estas priskribitaj en la pedologio. Temas je tio plej ofte pri neregule rondecaj, ĝis nuksograndaj riĉigaĵoj de fero- kaj manganoksidoj, kiuj formiĝas dum kontakto kun aero en la aeroba fazo en glej- kaj pseŭdoglejgrundoj. Ili estas malhelbrunaj ĝis nigraj, kaj plej ofte dissolviĝas denove, kiam denove ekestas anaeroba fazo. Sed ankaŭ povas okazi formiĝo de marĉferoŝtono[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rimarko de la tradukinto: Nenie trovinte esperantlingvan ekvivalenton por angle: bog iron, dane: Myremalm, germane: Raseneisenstein; pole: ruda darniowa, mi inventis ĉi tiun vorton: 'marĉferoŝtono. Se ĝi ne estas trafa, mi volonte rezignas favore al pli bona vorto.