Konono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konono
83-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de 21-a de oktobro 686
ĝis 21-a de septembro 687
Antaŭulo Johano la 5-a
Sekvanto Serĝo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 630 (0630-01-01)
en Sicilio
Morto 21-an de septembro 687
en Romo
Mortokialo veneno [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konono (n. ĉ. 630; m. la 21-an de septembro 687 en Romo) estis papo ekde 686 ĝis 687.

Kiam papo Johano la 5-a en aŭgusto 686 mortis, ekestis kvereloj inter la klerikaro kaj la civita milico. Ambaŭ frakcioj ne povis interkonsenti pri komuna kandidato. Kiam la konflikto inter ambaŭ frontoj akriĝis, la milica partio elektis la presbiteron Teodoron la 2-an kiel papon kaj baris la vojon al la Laterana baziliko, la klerikaro komencis cedi kaj oni serĉis novan kompromiskandidaton.

Tiu kompromiskandidato estis la maljuna presbitero Konono. Ĉar li estis filo de generalo, ankaŭ la milico povis entuziasmiĝi por li, kaj tiel okazis lia elektiĝo la 12-an de oktobro 686 sen kontraŭvoĉoj.

La nova papo ne montris intereson je sekularaj aferoj, estis simplanima kaj daŭre malsana, kio plej verŝajne estis kaŭzita per lia alta aĝo. La „simplanimeco“ de Konono verŝajne ankaŭ estis la kaŭzo de sicilia insurekcio de kamparanoj. La papo antaŭe faris iun Konstantenon, diakonon de la diocezo de Sirakuzo, administranton de la papaj posedaĵoj en Sirakuzo. Unue la papo tiel incitis la opozicion de la alta klerikaro, ĉar tiu konsideris la oficon de sicilia rektoro kiel sia propra afero, due tiu Konstanteno montris sin netaŭga. Evidentiĝis ke la administranto de la papo estis ekspluatanto de la kamparanoj kaj provokis insurekcion de la papaj luprenantoj.

La agmaniero de la rektoro de Sicilio estis tiel impertinenta, ke la guberniestro de Sicilio arestis kaj fine elpelis lin, kio estis granda hontigo por la papo.

Post dekunumonata pontifikeco Konono mortis en Romo.

literaturo

  • Ph. Levillain: Dictionnaire Historique de la Papauté. 1994