Konotacio
Konotacio en PIV estas la valoro elvokiva, aluda, aldone al la denotacio. Sinonime oni povas trovi la terminon kromnocio.[1]
Do, la termino konotacio, referencata ankaŭ kiel konotacia senco aŭ figura senco, estas asocio pli malpli subjektiva, kultura aŭ emocia, kiu iras trans la signifo precize skribita aŭ laŭlitere de vorto, frazo, koncepto aŭ esprimo. Krom sia denotacio, nome la referenca, laŭvorta senco, ajna vorto kondukas al aliaj sencoj, virtualaj, konotaciaj, kiuj estas apenaŭ sugestitaj, elvokante aliajn ideojn pli malpli asociajn, ĉu abstraktaj, ĉu subjektivaj. Tiu senco de vortoj estas neregula senco, figurita, cirkonstanca, porokaza, kiu plej ofte dependas el la kunteksto. En Esperanto ekzemple la vorto samideano laŭvorte signifus iun kiu havas la samajn ideojn, tamen en Esperantujo plej ofte ĝi signifas simple esperantiston.