Konrad Alberti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Alberti
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1862 (1862-07-09)
en Breslaŭo
Morto 24-an de junio 1918 (1918-06-24) (55-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • literaturhistoriisto • literaturkritikisto • aktoro vd
Laborkampo literaturohistorio de literaturoliteratura kritikoeseoĵurnalismobiografio • traveling theater vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reklamo por la semajngazeto "Berliner Morgenpost" el 1901, kies ĉefredaktisto estis tiutempe Alberti

Konrad ALBERTI (vere: Konrad Sittenfeld; naskiĝinta en la 9-a de julio 1862 en Breslaŭo, mortinta en la 24-a de junio 1918 en Berlino) estis germana verkisto, literaturhistoriisto kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Handikapite per pieda malsano Alberti jam dum la gimnazia tempo kunlaboris ĉe diversaj lokaj gazetoj. Poste li studis en sia naskiĝurbo kaj en la germana ĉefurbo kaj intertempe ech aktoris. Poste li studis historion kaj literatur-/arthistorion kaj tute dediĉis sin al verkado.

Tipas Alberti por homoj en la Germana Imperiestra Regno por kiuj literaturo plej gravis kiel ilo fari karieron: por tio plej gravis la ĝenro "kritikoj". La vivokondiĉoj de kaj la medio ĉirkaŭ Alberti respeguliĝas multe pli bone en liaj kritikoj ol en liaj verkoj ĉar nur kiel kritikisto oni rajtis vere senbride prezenti negativan rilaton al aliaj aferoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ekde la fondo de la gazeto Berliner Morgenpost Alberti skribis por ĝi. Ties abonantoj tamen estis plejparte literature neinteresitaj. Restis de lia verkaro (dramoj, romanoj) kvazaŭ nenio valora sen voli konsideri la verkon Die Alten und die Jungen (1889) kiel ekzemplon de unua pseŭdomoderna priberlina romano. Ĉar en tiu ĉi kazo la germanlingva ĉiutaga konsumliteraturo poste ege plievoluus pozitive ... Ĉiuokaze Alberti iĝis porparolanto de naturalismo kaj polimike atakis teatrejojn kiuj preferis surscenigon de klasikuloj. Kune kun Karl Bleibtreu li provis fondi novan teatrejon "Deutsches Theater".

Kelkaj datoj interesaj[redakti | redakti fonton]

  • 1884: aperis Herr L'Arronge und das Deutsche Theater
  • 1885/86: biografioj de Alberti pri Bettine von Arnim, Gustav Freytag kaj Ludwig Börne
  • ekde 1886: aperis diversaj romanoj kiuj kritike observas socialajn kondiĉaĉojn (ekz. Der Kampf ums Dasein/1888; el tiuj iĝis lia ĉefverko Der Kampf ums Dasein (1888–1895), die Albertis Hauptwerk bildet.
  • 1890: kune kun Wilhelm Walloth kaj aliaj verkistoj Alberti akuzitis pro nedececo en la t.n. Lepsika kontraurealista proceso; per tio la nomo Alberto iĝis konata al multaj
  • ekde 1900: ĉefredaktisto de Berliner Morgenpost dum kio aperis la popularscienca traktado pri la progreso de la homaro (Die Wege der Menschheit)

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Moderner Realismus in der Literatur und den Grenzen seiner Berechtigung, 1889
  • Wer ist der Stärkere?, romano
  • Brot, drama pri Thomas Müntzer, 1890
  • Das Recht auf Liebe, romano, 1890
  • Natur und Kunst, 1891
  • Maschinen, romano, 1894
  • Die Rose von Hildesheim, hist. romano, 1895
  • Die Wege der Menschheit, 4 vol., 1906–13

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe NDB

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]