Konrad Hofmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Konrad HOFMANN (naskiĝinta la 14-an de novembro 1819 en Kloster Banz, mortinta la 30-an de septembro 1890 en Waging am See) estis germana romanistikisto kaj germanistikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hofmann studis ekde 1837 en Munkeno kaj Erlangen medicinon sed baldaŭ aliorientiĝis je filologio. Li doktoriĝis post profundaj studoj en Erlangen, Lepsiko kaj Berlino en la jaro 1848 en Lepsiko skribinte tezon pri malnovhindaĵoj.

La kampojn romanistikajn kaj germanistikajn li pliprofundigis dum restado en Parizo en 1850–51. Reveninte al Munkeno li deĵoris en 1853/54 ĉe la de Schmeller perfekte aranĝita manuskripta sekcio ĉe la Ŝtata biblioteko. Rekomandite de Schmeller mem por posteuleco li nomumitis en 1853 neorda kaj en 1856 orda profesoro pri malnovaltgermana lingvo. En 1869 li devis anstataŭi pri la malnovaj latinidaj lingvoj.

Ekde 1853 li estis membro de la Reĝa akademio pri sciencoj, en kies raportoj kaj skribitaĵoj konserviĝis la plejparto de la hofmann-aj verkoj. Aliaj troviĝas disĵetitaj ĉe »Germania« de Pfeiffer kaj »Romanische Forschungen« de Vollmöller. Tiuj mallongaj traktatoj enhavas multajn intersajn detalojn pri amaso da temoj sciencaj. Memstaraj verkoj de li jenas: en 1850 li publikigis kune kun Vollmer eldonon de »Hildebrandliedes«. Tion sekvis: »Amis et Amiles« kaj »Jourdain de Blaivies« (Erlangen 1852); »Primavera y Flor de Romances« (kun F. Wolf, Berlino 1856); »Karls des Großen Pilgerfahrt«, anglonormannisch, kymrisch u. englisch (München 1866); »Joufrois« (Halle 1880); »Lutwins Adam und Eva« (kun Wilhelm Meyer, München 1881).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 431, kio legeblas tie ĉi interrete.