Konrad Rudnicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Maria Paweł RUDNICKI
Persona informo
Konrad Rudnicki
Naskiĝo 2-a de julio 1926
en Varsovio
Morto 12-a de novembro 2013[1]
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Religio katolika (mariavitismo)
Nacieco pola
Etno pola
Lingvoj Esperantopolaangla vd
Ŝtataneco pola
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Lucjan Rudnicki vd
Profesio
Okupo astronomoesperantisto • katolika sacerdoto • University professor • universitata instruisto • teologo • anthroposophist vd
Laborkampo astronomio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konrad Maria Paweł RUDNICKI (naskiĝinta la 2-an de julio 1926 en Varsovio, mortinta la 12-an de novembro 2013 en Krakovo) estis pola astronomo, teologo, kleriko kaj esperantisto. Li aktivis en la mariavita eklezio.

En la dua mondmilito li servis en la popola gvardio (Gwardia Ludowej) kaj uzis la pseŭdonimojn Zemsta (= venĝo) kaj Twardowski. Dum la germana okupacio li kaj lia patrino kaŝis la judajn familiojn Weintraub kaj Rozenthal kaj tiel – dumtempe – savis ilin de la morto.[2] Pro tio li kaj lia patrino en 1996 ricevis orajn medalojn kiel justuloj inter la popoloj.[1]

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Lucjan Rudnicki estis kunfondinto de la Pola Komunisma Laborista Partio, laborista aktivulo kaj konata verkisto. Lia patrino Maria Rudnicka estis aktivulo de la Pola Partio Socialista (PPS) kaj kunlaboris kun Józef Piłsudski.

Sciencista vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde septembro 1945 Rudnicki studis astronomion ĉe la Universitato de Varsovio; sian magistran ekzamenon li faris en 1949 en la Universitato Nikolao Koperniko en Toruń, ĉar la varsovia ne havis por tio permeson. Poste li laboris en la Universitato de Varsovio pli ol dek jarojn, doktoriĝante en 1953. En 1965 li iris al Usono por uzi la instalaĵojn de la Observatorio de la Monto Palomar por observi supernovaojn, kiuj estis unu el liaj kernaj laborobjektoj. Pli-malpli pretere li tiam malkovris la kometon C/1966 T1, kiu ricevis lian nomon. En 1968 li transiris al la Jagelona Universitato de Krakovo. Tie li instruis kiel profesoro pri astronomio preskaŭ ĝis sia morto en 2013.

Rudnicki publikigis multajn sciencajn laboraĵojn, ankaŭ, kune kun Włodzimierz Zonn, la akademian manlibron Astronomia gwiazdowa (stela astronomio; 1957). En 1968 aperis listigo de supernovaoj, kiun li kompilis kune kun Maria Karpowicz.[3] Kun la svisa astronomo Fritz Zwicky li publikigis kelkajn artikolojn, ekzemple pri la neekzisto de grupoj de grupoj de galaksioj.[4]

Klerika vivo[redakti | redakti fonton]

De 1959 Rudnicki estis vikario de la malnov-katolika mariavita eklezio; li alprenis la religiulan nomon Maria Paweł kaj ricevis profesorecon pri teologio. Li membris ankaŭ en la Ĝenerala Antropozofia Societo (Powszechne Towarzystwo Antropozoficzne).[1] Kiam en la 1980-aj jaroj li laboris en observejo de Castel Gandolfo, papo Johano Paŭlo la 2-a invitis lin celebri mariavitisman meson en la papa kapelo.[5]

Pri sia religia konvinko Rudnicki mem skribis:

Citaĵo
 Mi tre ŝatus iĝi ankaŭ membro de la ortodoksisma eklezio. Sed ĝiaj elkludaj reguloj ne permesas tion. Tamen kiam estas tempo mi ankoraŭ ĝue partoprenas en ortodoksismaj ritoj. Ili portis min al la kredo.[5] 
— Konrad Rudnicki, Moja droga do religii (mia vojo al religio, 2008)

Membrecoj[redakti | redakti fonton]

Rudnicki estis estrarano de la Komitato pri Historio de Scienco kaj Teĥniko (Komitet Historii Nauki i Techniki PAN), membro de AIS San-Marino kaj de la Pola Astronomia Societo (Polskie Towarzystwo Astronomiczne, PTA).

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Zmarł astronom Konrad Rudnicki (pole). Wiadomośći. Alirita 2017-03-04.
  2. Rudnicka family (angle). Memorcentro pri Ŝoao, Jad Vaŝem. Alirita 2017-03-04.
  3. R. Barbon, V. Buondí, E. Cappellaro, M. Turatto (1999). “The Asiago Supernova Catalogue – 10 years after”, Astron. Astrophys. Suppl. Ser. (en) 139, p. 531–539. Alirita 2017-03-04.. 
  4. F. Zwicky, K. Rudnicky (1966). “Zur Nichtexistenz von Haufen von Galaxienhaufen”, Zeitschrift für Astrophysik (de) 64, p. 246–255. Alirita 2017-03-04.. 
  5. 5,0 5,1 We will become Ecumenical Mariavites (angle). Don't shoot the prophet. Arkivita el la originalo je 2017-03-01. Alirita 2017-03-04.