Konrado el Marburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad sur vitralo de la Elizabeto-kirko de Marburg

Konrado el Marburg (naskiĝinta ĉ. 1185, mortinta la 30-an de julio 1233 en Ebsdorfergrund-Beltershausen) estis germana inkvizitoro, magistro pri teologio kaj konfesprenanto de Elizabeto de Hungario.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉu Konrado anis ĉe la dominikanoj aŭ la franciskanoj ne estas klare. Sed li jes ja estis pastro kiu magistriĝis kaj havis rilaton al la monaĥejo Arnstein de la premonstratoj en Seelbach (Nassau). Konrado estis predikisto por krucmilite engaĝiĝontoj kio atestas letero de papo Inocento la 3-a al la koncernitaj personoj de la provinco de Bremeno. Post deĵoro en la diocezoj de Majenco kaj Meißen lin sendis en januaro 1227 Honorio la 3-a denove en la regionon de Bremeno.

Samtempuloj laŭdis lian retorikaj talenton kaj asketismon kiuj imponaj estis por multaj. Jam en 1218 li peris kverelon inter la benediktanoj de Nienburg kaj la dukoj de Saksio kaj en 1227 Gregorio la 9-a komisiis lin pri la inspektado de klostroj en tuta Germanujo. Por la majencaj arkiepiskopoj li eĉ foje servis kiel subsignantoj. Ĉiaokaze ege intima estis lia rilato al la kortego de landgrafo Ludoviko la 4-a (Turingio) kiu venigis lin en 1225 aŭ 1226 kiel konfesprenanton; Konrado loĝis je Wartburg. Krome Konrado organizu en Turingio ĉiujn alvokojn al la viraro kunkampanji en Levantenio kontraŭ la mahometanoj - kio papo Gregorio la 9-a konfirmis en junio 1227.

Konrado helpis Elizabeton heredaĵe ne fraŭdiĝi fare de la parencoj, fondi hospitalon en Marburg, pliintensigi sian edifan vivon. Tuj post ŝia morto li sendis leteron[1] al la papo Romon substrekante la neceson de kanonizo - kio ankaŭ povus esti helpilo kontraŭ la kreskanta nombro da herezuloj en Germanujo.

Kontraŭhereze li jam sukcese helpis kondamni Heinrich Minnikes, la preposton de la cistercia monaĥinejo de Goslar (Sancta Maria in horto). En junio 1227 Konrado ricevis leteran laŭdon fare de la papo pro sia ĝenerala engaĝiĝo malpor malkorektaj doktrinoj.

En oktobro 1231 Gregorio la 9-a ankoraŭ pligrandigis ties inkvizitorajn rajtojn. Sekve Konrado batalis en i.a. en Rejnlando kaj Turingio kontraŭ valdanoj kaj aliaj. Pro kritikeblaj priesplormetodoj de Konrado la majenca episkopo Sigfrido la 3-a de Eppstein intencis bremsi lin. En julio 1233 Konrado estis mortbatita estante survoje disde Majenco hejmen.

Karaktero kaj literatura postvivo[redakti | redakti fonton]

Konrado konfrontiĝis kaj al kondamnego (ekz. fare de la mondkronikisto Alberiko el Trois-Fontaines) kaj al ŝatadego (ekz. fare de la kronikisto Cezario el Heisterbach aŭ de papo Gregorio la 9-a). Patologiaj trajtoj ĉe Konrado certe ne povas esti ekskluzivita.

Post 1850 la sorto de Konrado ofte estis pritraktata monografie, disertacie kaj esee, sed ankaŭ drame (ekz. Konrad von Marburg, deutscher Ketzermeister und Großinquisitor fare de Hans Hagen, Lepsiko 1890). Flanka figuro li iĝis en porjunula romano Wiebke von Thadden, Philipp zwischen Kaiser und König (1989). En franclingva komiksa etserio nome La troisième testament (1997–2003) aperas protagonista inkvizitoro nome Conrad de Marbourg. En Eisenach havis Konrado elstaran rolon en la muzikalo Elisabeth – Die Legende einer Heiligen kiu havis sian premieron en 2007.[2] Thomas Mann menciigis lin en sia romano Der Zauberberg fare de la raciemulo Lodovico Settembrini: tie Konrado iĝis ekzemplo de nehomeco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mario Fischer: Konrad von Marburg und die Anfänge der Inquisition in Deutschland. Jahrbuch der Hessischen Kirchengeschichtlichen Vereinigung (JHKV) 55 (2004), ISBN 3-931849-18-X, p. 161–195.
  • Dietrich Kurze: Anfänge der Inquisition in Deutschland. Ĉe: Peter Segl (eld.): Die Anfänge der Inquisition im Mittelalter. Mit einem Ausblick auf das 20. Jahrhundert und einem Beitrag über religiöse Intoleranz im nichtchristlichen Bereich. Köln 1993 (=Bayreuther Historische Kolloquien, 7), p. 131–193.
  • Alexander Patschovsky: Zur Ketzerverfolgung Konrads von Marburg. Deutsches Archiv für Erforschung des Mittelalters (DA) 37 (1981), p. 641–693.
  • Martin Scharfe: Die Heilige und ihr Zuchtmeister. Ein Marburger Bild zum Geschlechterverhältnis. Prelego. Marburger Universitätsreden Bd. 22. Marburg: Philipps-Universität, 1998. 28 S., ISBN 3-923014-17-1.
  • Kirsch, Johann Peter. "Conrad of Marburg." The Catholic Encyclopedia. Vol. 4. New York: Robert Appleton Company, 1908 (tie ĉi interrete)
  • Wolfhard Vahl: Konrad von Marburg, die Hl. Elisabeth und der Deutsche Orden = Schriften des Hessischen Staatsarchiv Marburg 18. Marburg 2007, ISBN 3-88964-194-6
  • Segl, Peter, "Konrad von Marburg" ĉe: Neue Deutsche Biographie 12 (1980), p. 544-546 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝi estis publikigita unuafoje en la jaro 1685-a en Kolonjo (Epistola ad papam de vita b. Elisabeth de Thuringia sive Summa vitae) enhavante kronikan raporton pri la tuta vivotempo Elizabeto.
  2. informoj ĉe Musical-World