Konservativa lestadianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Laestadius predikas al sameoj.

Konservativa lestadianismo (svede gammallæstadianism, finne vanhoillislestadiolaisuus) estas religia movado ene de la luterana eklezio precipe en Finnlando, la plej granda branĉo de lestadianismo, movado de kristana reviviĝo nomata laŭ svedsamea pastro Lars Levi Læstadius (1800–1861). En Finnlando konservativa lestadionismo estas parto de normala luterana kirko kaj do ne havas oficialajn ekleziojn sed havas kunigojn rauhanyhdistys, kioj estas praktike konservativaj lestadionismaj eklezioj. Ĝia centrala placo estas Oulu. La tri plej grandaj rauhanyhdistys-oj estas en Oulu, Helsinki kaj Jyväskylä.

Ĝi havas ĉ. 100000 anojn, precipe en Finnlando, Usono kaj Svedio.[1][2]

Konservativa lestadianismo malakceptas virinajn pastrojn, kontraŭkoncipilojn, televidon, filmojn, konkursa sporton, popmuzikon, operon, kosmetikon, dancon, koncertojn, teatron kaj alkoholon sed akceptas tabakon. Antaŭe en konservativa lestadionismo oni instruis eĉ, ke Dio havas bebaron, kioj beboj estas pre la esti en utero kaj en la infero la virinoj, kiuj ne ricevis ĉiuj la bebojn ĉar uzis aŭ sia edzo uzis kontraŭkoncipilon, devas naski beboj en la infero post ke dio demandas: "Kie estas la infanoj, kiujn mi donis al vi?"

Ili estas konataj ofte pri bonaj fortaj, honestaj laborviroj. Multaj finnaj politikistoj (ekzemple Urho Kekkonen kaj Keijo Korhonen) apogas konservativajn lestadionistojn pri vere multaj novaj civitanoj por Finnlando kvankam ne estis mem membroj la grupo.

En preskaŭ ĉiu jaro konservativa lestadianismo en Finnlando aranĝas tre grandan kristanan renkontiĝon Suviseurat. Suviseurat estos aranĝita ĉie sur flughaveno – antaŭe ĝi estis aranĝita iuj jare sur kampo. Speciale en Norda Ostrobotnio kaj en la suda parto de Finna Laponio konservativa lestadianismo estas forta. En pli malsuda Finnlando ĝi estas forta principe en Laga areo de Suda Ostrobotnio kaj en ĉirkaŭo de Jyväskylä, sed nun ĝi havas iom multajn membrojn ankaŭ en Helsinko.

Multaj el kantoj, kiojn ili kantas, estas el 18-a jarcento. El finnaj bibliaj tradukoj konservativa lestadionismo apogas plu tradukon el la jaro 1776.

Konservativa lestadionismo uzas infanan bapto, sed argumentojn de infana bapto estas vere diversaj, eĉ malaj ol en plejparto de aliaj kristanaj grupoj, kiuj baptas infanojn: konservativa lestadionismo instruas, ke ĉiuj infanoj naskiĝas en kristana kredo kaj bapto ne peras kredon kaj argumento por ĝi, ke oni devas bapti infanojn, ne estas ke la infanojn ricevus la kredon sed ke infanoj jam havas kredon. Sed konservativa lestadionismo instruas ankaŭ, ke plejparto de la infanoj perdas sian kredon kaj homo, kiu perdis la kredon, povas ricevi ĝin reen nur, se iu konservativa lestadiano donas absolvon pri li. Konservatisma lestadianismo instruas, ke nur ilia kredo estas kristana grupo, nur iliaj anoj estas veraj kristanoj kaj estas savotaj – ĉiuj aliaj "kristanaj" grupoj estas herezulaj, ankaŭ aliaj branĉoj de lestadionismo.[3]

Konservativa lestadionismo estas vere patriota grupo.

En finna parola lingvo lestadiolaisuus ofte signifas nur konservativan lestadianismon.

Akuzo pri pedofilio[redakti | redakti fonton]

En 2011, finnlanda gazetaro raportis pri vasta aro de kazoj de pedofilio en konservativa lestadianismo okazintaj dum almenaŭ 30 jaroj, kiujn oni provis sekretigi. Pluraj kazoj estis malkovritaj kaj sekvigis al longaj prizonaj punoj de pluraj akuzitoj, inkluzive plurajn ne-pastrajn predikantojn de konservativa lestadianismo.[4][5][6][7][8][9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Talonen, Jouko. (2001) Iustitia 14, STI-aikakauskirja, Lestadiolaisuuden monet kasvot. Lestadiolaisuuden hajaannukset (pdf). Suomen teologinen instituutti (STI). ISBN 952-9857-11-X.
  2. Helsingin sanomien Kuukausiliite Elokuu 2006, Article; Ja täyttäkää maa, Page 52
  3. An Examination of the Pearl (2012). Alirita November 22, 2014.
  4. Mapping Digital Media:Finland (Report). Open Society Foundations (January 5, 2014). Alirita April 23, 2015.
  5. (April 17, 2011) “Shedding light on child abuse among the Laestadians”. 
  6. Conservative Laestadians admit serious mistakes in dealing with child abuse issue – trust is gone in SRK (April 11, 2011). Alirita October 24, 2014.
  7. Finnish Christian sect reveals pedophilia cases (April 7, 2011). Alirita October 24, 2014.
  8. Jussi Rosendahl (April 13, 2011)Finnish church group reports child abuse over 30 yrs. Alirita October 24, 2014.
  9. Finnish church admits child abuse cases (April 7, 2011). Alirita October 24, 2014.