Konsierĝo
Konsierĝo (france Concierge; IFA kõ'sjɛʁʒ; foje nomita (pord)gardisto aŭ simple pordisto) estas labortitolo de tiu kiu zorgas la eniran pordegon de plurluanta konstruaĵo, kiel hotelo aŭ etaĝkonstruaĵo, kaj kiu ricevas kaj helpas gastojn.
Ŝajne, la rolo de pordisto estis originita de Napoleon Bonaparte por servi kiel fonto de informoj por la aŭtoritatoj koncerne la luantojn se necese.
Nuntempe, la titolo estas vaste uzita en pli grandaj hoteloj ĉirkaŭ la mondo. Ĉi tie, la taskoj estas helpi la gastojn kun biletaj kaj tablorezervoj ĉe restoracioj aŭ mendi transporton, t.e. speco de administra servisto.
La profesia grupo havas sian propran internacian organizon, Les Clefs d'Or, kiu estis formita en Francio en 1929. 80 jarojn poste ĝi havis pli ol 3 000 membrojn en pli ol 50 landoj. Konsierĝo asociita kun la asocio portas emblemon de du orajn, krucitajn ŝlosilojn sur sia brusto [1].
La franca vorto "Concierge" estas korupto de la vortoj "Compte cierges" (signifante "registristo de kandeloj") aŭ "Comte Des Cierges" (signifante "gardisto de la kandeloj"). Tiel estis nomitaj la servistoj de kasteloj de la nobeluloj, kiuj atendis apud la pordego kaj eliris kun kandelo por lumigi la vojon al la venantaj en la kastelon [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Clefs d'Or - Die Vereinigung (germane). Clefs d'Or. Arkivita el la originalo je 2017-06-12. Alirita 2010-01-10 .
- ↑ Concierge. Mierriam Webster. Alirita 7 September 2023 .