Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo (KREH) estis organizaĵo por ekonomia kunagado de socialismaj landoj. Ĝi estis fondita en jaro 1949 (responde al Marŝal-plano) kaj malfondita en jaro 1991. Ĝia sidejo estis en Moskvo.

Historio

Komence ĝi apenaŭ funkciis pro la aŭtarkia ekonomia politiko de la membroŝtatoj. Post morto de Stalin komenciĝis la kunorganizado de la ŝtataj ekonomiaj planoj. Oni dividis la laborojn, evoluojn kaj elformis grandseriajn produktadojn (ekde 1971 kiel Kompleksa Programo). Ĉar Rumanio kaj Bulgario restis plu aŭtarkia lando, ili ne plu kunlaboris kun la KREH.

La Konsilio agadis plej aktive ekde fine de la 1960-aj jaroj ĝis komenco de la 1980-aj. La organizaĵo konstrukciis normojn por siaj anaj landoj.

Oni kalkulis la prezojn por krudmaterialoj laŭ prezoj de la lastaj 3-5 jaroj. Tiel la eksplodo de la naftoprezoj (1973) atingis la landojn nur pli poste. Ĉar la Sovetunio certigis la krudmaterialojn por la landoj malaltpreze kaj grandkvante, la teknika evoluo postrestis, ne okazis strukturaj reformoj en la industrio, kio kaŭzi nekonkurkapablon de tiuj landoj.


Komunaj planoj

Oni establis komunajn investojn kiel:

  • Naftodukto Amikeco
  • Orenburga tergasa ekspluato

Multaj komunaj planaj kaj organizaj asocioj.


Membroj de la organizaĵo

Nomoj de la organizaĵo en lingvoj de ĝiaj membroj estas:

  • en Bulgara lingvo Съвет за Икономическа Взаимопомощ, СИВ
  • en Ĉeĥa lingvo Rada vzájemné hospodářské pomoci, RVHP
  • en Germana lingvo Rat für gegenseitige Wirtschaftshilfe, RGW
  • en Hungara lingvo Kölcsönös Gazdasági Segítség Tanácsa, KGST
  • en Pola lingvo Rada Wzajemnej Pomocy Gospodarczej, RWPG
  • en Rumana lingvo Consiliul de Ajutor Economic Reciproc, CAER
  • en Rusa lingvo Совет Экономической Взаимопомощи, СЭВ
  • en Slovaka lingvo Rada vzájomnej hospodárskej pomoci, RVHP
  • en Hispana lingvo Consejo de Ayuda Mutua Económica, CAME
  • en Vjetnama lingvo Hội đồng Tương trợ kinh tế, HĐTTKT