Konsilio de ministroj de la Reĝlando de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsilio de ministroj de la Reĝlando de Nederlando
kabineto • plenuma povo
Lando(j) Reĝlando de Nederlando vd
vdr

La Konsilio de ministroj de la Reĝlando Nederlando estas antaŭvidita de la Ĉarto de la Reĝlando de Nederlando plenuma aŭtoritato de federacia ŝtato; tiu ŝtato inkludas la metropolon, Arubon kaj Nederlandajn Antilojn.

La Konsilio konsistas el Konsilio de ministroj de Nederlando (angle: Council of Ministers of the Netherlands) kun aldono de tri Plenpotencaj ministroj, reprezentantaj la karibajn teritoriojn. Ambaŭ Konsiliojn estras la ĉefministro de Nederlando.

La tri Plenpotencaj ministroj respondecas antaŭ la registaroj de siaj teritorioj kaj ne antaŭ la nederlanda parlamento kiel la nederlandaj ministroj. Kiam la nederlanda registaro demisias, la Plenpotencaj ministroj restas en siaj postenoj.

La leĝoj, validaj en la metropolo kaj en la federaciaj teritorioj, estas nomataj "Leĝoj de la reĝlando" (nederlande: Rijkswet); ekzemple, tia estas la leĝo pri nederlanda civitaneco.