Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj
Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj | |||||
---|---|---|---|---|---|
konsilio organization established by the United Nations (en) | |||||
Komenco | 15-a de marto 2006 vd | ||||
Antaŭe | Komitato pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Agareo |
civitanaj rajtoj | ||||
Filioj | Working Group on Discrimination Against Women and Girls (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Human Rights Council, UNHRC) estas ekde 2006 la ĉefa interregistara korpo de la Unuiĝintaj Nacioj, pri ĉiuj aferoj rilataj al homaj rajtoj.
La ĉefsidejo de la Konsilio estas en Ĝenevo, Svislando. Ĝia sekretariejo estas provizita per la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj.
La Ĝenerala asembleo povas suspendi la rajtojn kaj privilegiojn de ajna konsilio- membro, kiu persiste faris krudajn kaj sistemajn malobservojn de homaj rajtoj dum la daŭro de sia membreco. La proceso por tia suspendo postulas la plimulton de la du-trionoj el la tut-voĉdonoj de la Ĝenerala asembleo[1]. Fakte la rezolucio stariganta la membrecon asertas ke: "kiam elektante membrojn de la Konsilio, membroŝtatoj konsideras la kontribuon de kandidatoj por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj ilian memvolajn promesojn kaj devontigojn streĉi al ĉi tiujn", kaj ke: "membroj elektitaj al la Konsilio konfirmos la plej altajn normojn en la promocio kaj protekto de homaj rajtoj".
Membroj
[redakti | redakti fonton]La membroj de la Konsilioj estas 47 ŝtatoj elektitaj de la Ĝenerala asembleo per la absoluta plimulto por 3-jara daŭro, kaj ne tuj reelektiteblaj post du sinsekvaj mandatoj, ĉikaze ili devas atendi minimume ses jarojn antaŭ prezenti novan membrecon.
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]Periodo | Nomo | Lando |
---|---|---|
19-a de junio 2006 - 18-a de junio 2007 | Luis Alfonso de Alba | Meksiko |
19-a de junio 2007 - 18-a de junio 2008 | Doru Romulus Costea | Rumanio |
19-a de junio 2008 - 18-a de junio 2009 | Martin Ihoeghian Uhomoibhi | Niĝerio |
19-a de junio 2009 - 18-a de junio 2010 | Alex Van Meeuwen | Belgio |
19-a de junio 2010 - 18-a de junio 2011 | Sihasak Phuangketkeow | Tajlando |
19-a de junio 2011 - 18-a de junio 2012 | Laura Dupuy Lasserre | Urugvajo |
1-a de januaro 2013 - 31-a de decembro 2013 | Remigiusz Achilles Henczel | Pollando |
1-a de januaro 2014 - 31-a de decembro 2014 | Baudelaire Ndong Ella | Gabono |
1-a de januaro 2015 - 31-a de decembro 2015 | Joachim Rücker | Germanio |
1-a de januaro 2016 - 31-a de decembro 2016 | Choi Kyong-lim | Sud-Koreio |
Membroj elektitaj aŭ re-elektitaj por la periodo 2017-2019
[redakti | redakti fonton]La memboj elektitaj por la periodo 2017-2019 estas la jenaj ŝtatoj[2] :
- Afriko
- Azio
- Latin-Ameriko
- Orienta Eŭropo
- Okcidenta Eŭropo kaj aliaj ŝtatoj
Pridiskutado
[redakti | redakti fonton]En 2015, Sauda Arabio kampanjis ĉe la Konsilio de la azia grupo de homrajtoj por iĝi ĝia reprezentanto kaj sukcesis pri tio[3]. Sekve, en septembro 2015, Sauda Arabio aliris la estron de la diplomataro dediĉita al la UN-homrajtoj, pro la regulo de turniĝanta estro inter ĝiaj kvin membroj; tiu estraro devas elekti la ekspertojn por observi kaj raporti pri la malrespektado de homrajtoj. Tiun estrecon forte kritikis diversaj asocioj batalantaj por homrajtoj; ili denuncis la traktadon, per kiu Sauda Arabio suferigas virinojn, malplimultojn kaj disidentojn[4][5][6].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ UN General Assembly Resolution 60/251.8 (Rezolucio de la UN-Ĝenerala asembleo 60/251.8) (angle) (formato PDF) (3-a de aprilo 2006). Alirita 18-a de julio 2012 .
- ↑ (28-a de oktobro 2016) Nations unies : la candidature de la Russie au Conseil des droits de l’homme rejetée (Unuiĝintaj Nacioj: la rusa kandidateco por la Konsilio pri Homaj Rajtoj estas forĵetita) (france).
- ↑ Sauda Arabio ambicias la prezidantecon de la Konsilio pri Homrajtoj, Alain Jourdan, La Tribune de Genève, 11-a de majo 2015 (france)
- ↑ UNO: Sauda Arabio estras strategian korpon de la Konsilio pri Homrajtoj kaj kolerigas asociojn, FranceTVinfo, 21-a de septembro 2015 (france)
- ↑ Kiu estas Ali Mohammed al-Nimr, kiun Sauda Arabio volas krucumi?, slate.fr, 21-a de septembro 2015 (france)
- ↑ La promotion de l’Arabie saoudite au Conseil des droits de l’homme fait débat (La promocio de Sauda Arabio al la Konsilio pri homrajtoj polemikiĝas). lemonde.fr (22-a de septembro 2015). (france)