Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio (ruse Сове́т по ру́сскому языку́ при Президе́нте Росси́йской Федера́ции) estas oficiala organo ĉe la Prezidanto de Rusio celanta kunordigi la ŝtatan politikon pri subteno de la rusa lingvo — la oficiala lingvo de Rusio.

La konsilio estis fondita en junio de 2014 laŭ ordono de la prezidanto Vladimir Putin. Laŭ sia regularo ĝiaj ĉefaj taskoj estas:

  • difino de ĉefaj direktoj kaj iloj por evoluado, defendado, subtenado de rusa lingvo, ilia realigo;
  • kunordigo de agado de ŝtatorganoj en ĉi tiu agadkampo;
  • kontrolo pri realigo de programoj pri disvastigo de rusa lingvo en la mondo.

La sama organizaĵo funkciis dum 1995 - 1997. Dum 19972004 funkciis Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio.

Estraro[redakti | redakti fonton]

La estro estas konsilanto de la Prezidanto de Rusio Vladimir Tolstoj. Estraranoj estas prezidanto de Rusia akademio de edukado Ludmila Verbickaja kaj estro de Instituto de rusa lingvo je nomo de Vinogradov Aleksandr Moldovan[1].

Agado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]