Konsisto de la Esperantistaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsisto de la Esperantistaro. (Parolinte pri la movado post 1908): Tiu E-istaro ne estis plu unuforma, kiel tio eblis en la komenca periodo. Hector Hodler ĝuste traktis en la decembra No de gareto ,E' de la jaro 1913 la diversspececon de homoj aliĝintaj al E-movado, kiun partoprenis liavorte samtempe: „elementoj progresaj kaj idealistaj, homoj kun utopia pensmaniero, stranguloj maniuloj kaj aliflanke malkontentuloj, ambiciuloj aŭ simple amatoroj.“ Daŭris veni al la lingvo idealistoj kaj idealismanoj de pura speco. Multaj amatore ekinteresiĝintaj pri la lingvo, poste estis kaptitaj per la „ideo interna.“ Tiu unua parto de E-istoj estis sendube plej fortika kaj plej fidela por la lingvo. Tiuj personoj estis plej konstantaj legantoj, kunlaborantoj kaj abonantoj de la E-gazetaro. Ili estis aĉetantoj de la libroj. IIi estis la ĉefaj konservantoj de la lingvo. Al E venis jam ankaŭ aliaj personoj, celantaj tujan aŭ eventuale estontan bonuzon aŭ profiton per-E-an. Tiuj personoj, trovinte en E ion, kio ligis ilin al la lingvo, estis lojalaj, inertaj, kontraŭreformemaj. Ili formis la rezistan povon de la E-ista popolo. Tiu dua parto de E-istoj enhavis veran miksaĵon, respegulantan ĉiujn socitavolojn kaj tendencojn. Al ĝi apartenis filatelistoj korespondanto, utiligantoj de E por propagando de iuj alaj ideoj, entreprenistoj diversspecaj, eldonantoj de certa parto de ĉiujare naskiĝantaj kaj malaperantaj E-gazetoj ktp. Inter tiuj personoj troviĝis kandidatoj por organizi novajn societojn, tigojn, asociojn - ĉu naciajn, ĉu internaciajn. Ili ofte emis al bruaj titoloj kaj al brua agado. Ili ofte ellaboradis plej grandiozajn projektojn. Ili luktis inter si por gvidoroloj. Se personoj de tiu dua kategorio komencis disreviĝi en E, se ne estis por ili ligiloj ĉu ekonomiaj, ĉu moralaj, retenantaj ilin ĉe la lingvo, tiuokaze ili aŭ iris for el la movado, aŭ ekokupis sin pri rezonado, reformado lingva eksperimentado ktp. Por la praktika E-movado ili perdiĝis. Bonan ekzemplon tiurilatan prezentas R. de Saussure, ne sukcesinta en praktika uzigo de E inter la scienculoj, malsukcesinta en daŭrigo de la gazeto „Int. Scienca Revuo“, kaj fine sin okupinta nur pri ellaboro de sennombraj diversaj reformo-projektoj. Ĉiuokaze la nombro de la restantoj ĉiam superis la nombron de la forirantoj. La E-istaro kreskis. Ernest Drezen. Al ĉi tiuj ofte tre trafaj konstatoj cititaj el la Analiza Historio (p. 57) estu aldonata interesa statistiko. En 1928 Reuben Algot Tanquist akiris doktoran gradon ĉe la Universitato en Minnesota per disertacio, kies temo estis, kial oni lernas E-n. Alvenis 750 demandiloj kaj inter la kaŭzoj estis: internaciaj aferoj (pacafero, homa frateco ktp.) en 29, lingvistiko en 24, korespondado en 14, vojaĝo en 13, politika kaj religia propagando en 8, amuzo en 4, kolektado en 3, radio en 2, diversaĵoj en 3%-oj.