Konsolvirinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉina knabino de Ĝugun Ianfu kun brita oficiro en Ranguno, Birmo

Konsolvirinojianfu (japane: 慰安婦 [ianfu]) estas la nomo de virinoj, kiujn la japana imperio uzis dum la Dua Mondmilito por konsoli siajn soldatojn, t.e. ili laboris kiel seksaj rilatantoj kun soldatoj. Ianfu estas eŭfemismo por shōfu (娼婦 [ŝofu]), kies signifo estas prostituino(j). Ili ankaŭ estas nomataj jūgun-ianfu (従軍慰安婦 [ĝugun-ianfu], militistaj konsolvirinoj) ekde la 1970aj jaroj, kaj komencis esti nomataj seksaj sklavoj (angle sex slave) en la 1990aj jaroj. Da ili estis inter 50.000 kaj 200.000 laŭ diversaj fontoj. Ili devenis ĉefe el Japanio (Honŝuo), sed ankaŭ el Koreio (konataj kiel wianbu), Ĉinio, Filipinoj, kaj Indonezio.[1][2][3]

Motivoj

Post la masakro de Nankingo en 1937 kaj la sekva internacia protesto kaj skandalo, la stabo de la japana imperia armeo, serĉis rimedojn por limigi seksajn perfortojn multnombregajn fare de Showa-soldatoj en konkeritaj teritorioj.

Alia celo estis bonteni la humoron de la trupoj kaj protekti ilin kontraŭ seksaj malsanoj (devigante la uzon de kondomoj en bordeloj). Por atingi tian celon, necesis daŭre disponigi sufiĉe grandan nombron da prostituitinoj.

Sub la komando de la princo Kan'in, onklo de la patro de Hirohito, la stabo instalis en okupitaj regionoj ripozejojnkonsolejojn (fakte bordelojn) simile al tiuj, kiujn starigis la generalo Yasuji Okamura en 1932 dum la kampanjo de Ŝanhajo.

Organizo kaj funkciado

La virinoj estis estritaj aŭ de la armeo, aŭ de lokaj registaroj, aŭ de privatuloj.

La estroj ricevis parton de la prezo. Sufiĉe ofte la virinoj ricevis neniom, kvankam la regularo de la japana armeo postulis tion. Tiu regularo malpermesis ankaŭ armilojn kaj alkoholaĵojn.

La japanaj estroj difinis funkciadregulojn, kiel malfermajn horojn (de la 9-a vespere ĝis noktomezo, ĉiutage), ripoztagojn (2 tagoj monate, dum la menstruo), seninfektigon de la ĉambroj, kuracistajn vizitojn aŭ kuracadon de la virinoj sekse malsanaj (tia kuracado estis ofte nura forlasomortigo).

Varbado de konsolvirinoj

Varbadartikolo por konsolvirinoj en koreaj gazetoj (dekstre: Keijō nippō, 26-an de julio, 1944). "Militistaj konsolvirinoj serĉataj, urĝas!" Aĝo: 17-30. Dungejo: amuzado de ne-frontliniaj trupoj [obskurita]. Monata salajro: pli ol 300 enoj. (Eblas ricevi antaŭpagon de salajro ĝis 3000 enoj.) De 8:00 ĝis 22:00, ... [obskurita]. [Kontaktu] [adreso (nelegebla)] Imai [dungado] registraĵo

Komence, tiaj virinoj estis voluntuloj; prostituitinoj venis el Japanio. Tamen ankaŭ pri la fakto, ke la unuaj konsolvirinoj estis japanaj, ekzistas duboj: povas esti, ke ili estis koreinoj translokigitaj devige japanien inter 1910 kaj 1930.

Sed tio ne sufiĉis kaj oni organizis falsan varbadon de servistinojkuiristinoj por trovi novajn virinojn. Ekzistas raporto de la US Army Force Office pri intervjuoj de 20 konsolvirinoj en Birmo, kiu evidentigas, ke la knabinoj estis allogitaj de granda monsumo, eblo pagi familiajn ŝuldojn, kaj pro tiaj falsaj prezentaĵoj multaj knabinoj enroliĝis por transmara servo kaj ricevis rekompence antaŭpagon de kelkaj centoj da enoj.[4] Sed tia trompvarbado ne ebligis trovi sufiĉan kvanton da virinoj kaj ekis organizitaj forportoj. Ankaŭ japaninoj estis trompitaj per kreado de volontulinoj, kiuj devis labori en fabrikoj. La militista polico (Kempeitai) zorgis pri varbado kaj postsekvis junajn virinojn deklaritaj volontuloj, kiuj forkuris.

La esploroj de Yoshiaki Yoshimi, profesoro ĉe la Universitato Chûô, montris la partoprenon de la japanaj administracioj, ne nur de la armeo Kôa-in, sed ankaŭ de la ministro pri enlandaj aferoj, pri laboro kaj pri financoj. Post analizo de la dosieroj de la japana imperia armeo, li konkludis, ke inter 1938 kaj 1945 oni instalis 2000 bordelojn, inter ili konsolejon de 1000 virinoj por 100.000 soldatoj en aprilo 1939 en la provinco Kangŭon, Koreio. Laŭ Yoshimi, la virinoj devenis el ĉiuj konkeritaj teritorioj kiel Filipinoj, Hindoĉinio, Birmo, nederlanda Hindio kaj Singapuro, sed ĉefe el Koreio kaj Ĉinio. Kelkaj inter ili estis do aŭstral- aŭ nederlanddevenaj malliberuloj.

Laŭ la japana neisto Ikuhito Hata, profesoro ĉe la Universitato Nihon kaj unu el la ĉefaj roluloj de la cenzurorganizaĵo Tsukurukai, la kunlaboranta korea administracio estis ĉefe respondeca pri la trompvarbado de junulinoj. Aliaj historiistoj, politikistoj kaj esploristoj, ĉefe japanaj, opinias ke la japana armeo partoprenis nek rekte, nek malrekte, en varbado kaj dungado de konsolvirinoj.[5]

Nombro de konsolvirinoj

Pro manko de oficialaj dokumentoj la takso de la nombro de virinoj, enrolitaj kiel konsolvirinoj estas tre malfacila.[6]

Laŭ la aŭtoroj la nombro de konsolvirinoj estas taksita diversnivele:

Kelkfoje la japana armeo masakris la virinojn de konsolejoj antaŭ la alveno de la usona armeo, por ne esti devigota transporti ilin.

Deveno de la virinoj

Oni ne konsentas pri la devenlandoj kaj proporcioj de la virinoj.

Internacie oni kutime diras, ke la plej multaj devenis el Koreio kaj Ĉinio.[9]

[10] Aliaj devenis de la Filipinoj, Tajvano, Nederlanda Orienta Hindio, kaj aliaj regionoj okupitaj de japanoj.[11]

La historiisto Ikuhiko Hata alvenis al jenaj proporcioj: 40% estis el Japanio, 20% el Koreio, 10% el Ĉinio kaj 30% el aliaj landoj.

Laŭ profesoro Hirofumi Hayashi de la Kanto Gakuin University, la plimulto de la virinoj devenis el Japanio, Koreio kaj Ĉinio.[11]

Vivkondiĉoj

Ekzistas diversaj atestoj pri la vivkondiĉoj. Laŭ kelkaj eksaj konsolvirinoj, kvankam la japanaj estroj fiksis regularon, la prioritato kompreneble estis nek la sano, nek la vivkondiĉoj de la virinoj, sed tiuj de la japanaj soldatoj.

Ili priskribas vivkondiĉojn similajn al sklaveco: ili apartenis al la bordeloj. Ili devis kontentigi ĝis 70 klientojn tage. La soldatoj ofte batis, torturis aŭ eĉ kripligis ilin. Kelkaj estis tutsimple mortigitaj, kiam la soldato ne estis kontentigita. Kelkaj, kiuj provis forkuri, estis batitaj, foje ĝismorte.

Laŭ la enketo de la usona armeo United States Office of War Information verkita en 1944, la vivkondiĉoj tute malsimilis tiajn, priskribitajn de la viktimoj. Ĝi priskribas la konsolvirinojn kiel dungitojn. Ili eĉ povis promenadi kun la soldatoj kaj aĉeti tion, kion ili deziris. Tamen tiu enketo ne formale kontraŭdiras la atestojn de konsolvirinoj, ĉar neniu el la priskribitaj faktoj kontraŭas sklavecon, kiel ricevo de salajro. Aldone, tiam la usonaj aŭtoritatoj persekutis la respondeculojn de la japana atako de Pearl Harbor, kaj ne kontraŭhomarajn krimulojn.

Forkapto de virinoj

La forkapto de virinoj fare de la japana armeo estas hodiaŭ unu el la plej diskutataj temoj de la historio de konsolvirinoj. La unua atesto estis tiu de Yoshida Seiji. [12]

La 4-an de marto 1938, la japana armeo dissendis noton nomitan Gun ian-jo jungyô-fu tô boshû ni kansuru ken (La afero de la varbado de konsolvirinoj), petante la stabestron atenti pri prostituigantoj, kiuj forkaptis virinojn. [13]

Agnosko

En 1982, la japano Yoshida Seiji rakontis sian sperton pri forkapto de virinoj. Tiu estis la unua japana atesto. La sekvan jaron, li publikigis sian verkon Watashi no sensô hanzai (Mia militkrimo). Tiu verko popularigis la problemon de konsolvirinoj danke al la helpo de la ĵurnalo Asahi Shimbun. Tamen, en 1996, Yoshida konfesis, ke la rakontita forkapto estis fikcia, sen nei sian partoprenon en forkaptado de koreinoj.

En 1991 ekiĝis granda skandalo, kiam eksa konsolvirino, Kim Hak Sun, petis justican proceduron kontraŭ Japanio. De tiam multaj aliaj virinoj ekplendis (same ankaŭ kelkaj landoj, kiel Sud-Koreio). Tamen ekzistas kontraŭdiroj en la diversaj atestoj.

La publikigo en 1992 de la esploroj de la historiisto Yoshiaki Yoshimi, pri la dosieroj forprenitaj de la alianculoj en 1946 kaj deponitaj en la biblioteko de la National Institute for Defense studies en Usono, fine montras ligon inter la Showa-armeo kaj la bordeloj.

La enhavo de la esploroj estis publikigita de japanaj amaskomunikiloj la 12-an de januaro 1993. Reage la japana registaro agnoskis la saman tagon, pere de Kato Koichi, la partoprenon de la Showa-armeo en la instalo de bordeloj. La 17-an de januaro, la ĉefministro Ki'ichi Miyazawa pardonpetis dum vojaĝo en Sud-Koreio. La registaro poste aŭskultadis iujn kaj la 4-an de aŭgusto 1993 deklaris, ke ĝi agnoskas interalie, ke la Showa-armeo estis rekte aŭ malrekte ligita al la instalo kaj funkciado de bordeloj kaj, ke la virinoj estis varbitaj oftege kontraŭvole[14].

Fonduso por aziaj virinoj

En 1995 Japanio starigis fonduson nomitan "Asia Women's Fund", por finance kompensi la ekskonsolvirinojn. La fonduso estrita de Tomiichi Murayama estis financita de donacoj de la japana popolo. 285 viktimoj ricevis kompense po 2 milionoj da enoj (ĉirkaŭ 14.700 €), kuracistan kaj socian helpon kaj ankaŭ neoficialan, de la ĉefministro Junichiro Koizumi subskribitan skriban pardonpeton. Multaj ekskonsolvirinoj rifuzis tian kompenson, ĉar ili postulis rektan kompenson de la registaro. Sed la japana registaro diris, ke la problemo estis solvita pro la packontraktoj post la milito. Komence de 2005 la malfondo de la fonduso estis anoncita je marto 2007. [15] [16]

Du raportoj ĉe UN

En 1996, juristino el Sri-Lanko, Radhika Coomaraswamy, prezentis raporton pri militista sklaveco dum militoj al la UN-komisiono pri homaj rajtoj. Du jarojn poste, raportisto usona, Gay McDougal, prezentis raporton pri konsolvirinoj (temis pri aldono al la ĉefa raporto pri seksaj perfortoj en Jugoslavio, kiu konsilas al Japanio:

  • agnoski plene la respondecon pri fondado de la konsolvirina sistemo kaj agnoski, ke tia sistemo perfortas la internacian juron;
  • prezenti pardonpeton kompletan kaj honestan, respondeci leĝe kaj doni garantion por ke tiaj krimoj neniam ripetiĝu;
  • kompensi registare la viktimojn kaj supervivintojn kaj tiujn, kiuj rajtas kompensaĵon pro perfortoj, per sumoj sufiĉaj por ripari la kaŭzitajn damaĝojn kaj malhelpi ripeton;
  • starigi seriozan enketadon pri militista seksa sklaveco, malfermi la mekanismon al la popolo kaj certigi la sekurecon historian de la dosieroj;
  • pripensi, konsultante la supervivintojn, starigi komisionon pri vero kaj repacigo, kiu kreos historian dosieron pri la krimoj seksaj faritaj dum milito, transa periodo kaj okupado;
  • agnoski la viktimojn kaj supervivintojn kaj dediĉi al ili memorigajn monumentojn, muzeon kaj bibliotekon, kaj doni promeson, ke tiaj krimoj neniam ripetiĝos;
  • starigi edukajn projektojn, formalajn kaj malformalajn, kiel enmeto de tiu historia ĉapitro en la lernejajn librojn de ĉiaj niveloj kaj subteni universitatanojn kaj verkistojn por ebligi informon de la popolo, ĉefe de junuloj kaj estontaj generacioj, pri la perfortoj faritaj kaj suferoj eltenitaj;
  • subteni edukadon pri rilato inter la militista sklavecsistemo kaj la malegalrajto de seksoj, kaj pri la neceso certigi la egalrajton de seksoj kaj la respekton de la egalrajto de popoloj de la lando;
  • hejmenigi tiujn supervivintojn, kiuj deziras tion;
  • publikigi ĉiajn dosierojn kaj materialon, kiujn ĝi posedas, pri konsolejoj;
  • identigi kaj juĝi la ĉefajn respondeculojn pri instalo de konsolejoj kaj varbado de virinoj;
  • retrovi kaj redoni al familioj aŭ parencoj, kiuj deziras tion, la restaĵojn de la virinoj mortintaj dum tiu periodo.

UN adoptis neniun el la du raportoj.

La internacia tribunalo de virinoj por kondamno de militkrimoj

La internacia tribunalo de virinoj por kondamno de militkrimoj vere antaŭenigis la aferon je internacia nivelo.

Tiu tribunalo estis starigita de feminismaj grupoj kaj neregistaraj organizaĵoj. Ĝi okazis de la 8-a ĝis la 12-a de decembro 2000 en Tokio. Ĝia celo estis trakti la vivkondiĉojn de virinoj dum la konfliktoj kaj agnoskigi seksan perforton kiel kontraŭhomara krimo. Multaj atestantoj partoprenis kaj pruvoj estis prezentitaj. La parto pri konsolvirinoj estis grava parto de la afero. La konkludoj de la tribunalo agnoskas la imperiestron Hirohito kiel unu el la ĉefaj respondeculoj pri starigo de "konsolejoj" kaj petas de Japanio rekonon de la faktoj kaj publikan pardonpeton al la viktimoj. Tamen la tribunalo, malgraŭ sia nomo, havas nenian juran validecon.

La tribunalo ankaŭ rekomendas, ke la eksaj aliancanoj:

  • tuj publikigu ĉiajn militistajn kaj registarajn dosierojn pri la starigo kaj funkciado de la "konsolvirina sistemo", kaj la kialoj pro kiuj tiuj krimoj ne estis juĝitaj de la internacia militista tribunalo por fora oriento (IMTFO);
  • tuj publikigu ĉiajn militistajn kaj registarajn dosierojn pri la malkulpo de la imperiestro Hirohito antaŭ la IMTFO;
  • rekonu la fakton, ke ili mem nek agis, nek enketis, nek persekutis pri la krimoj kontraŭ eksaj konsolvirinoj kadre de la aferoj instruitaj postmilite kaj dum la lastaj 55 jaroj.

La tribunalo aldone rekomendas, ke la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉiuj membraj ŝtatoj:

  • faru ĉion necesan por ke la japana registaro koncedu plenan riparon al viktimoj, al supervivintoj kaj al tiuj, kiuj rajtas kompenson pro la perfortaĵoj faritaj kontraŭ ili;
  • petu opinion de la internacia justictribunalo pri la malleĝeco de la eksaj konsolejoj kaj la respondeco de la japana registaro en tiu afero.

Kvankam la konkludoj plaĉas al feministoj kaj kelkaj amaskomunikiloj, la konservuloj kritikas ilin pro maljustaĵoj. La akuzitoj nek ĉeestis (ĉiuj jam mortis), nek estis defenditaj. La kontraŭuloj de la tribunalo ne povis ĉeesti. Aldone la pruvoj kaj dosieroj ne estis objektive kontrolitaj. Tial, laŭ la kontraŭuloj, la tribunalo estis nura kunveno.

Debato ĉe la usona kongreso

En 2007, Mike Honda de la Usona Domo de Reprezentantoj proponis la rezolucion numero 121, kiu postulis, ke Japanio formale agnosku, pardonpetu kaj akceptu historian respondecon klare kaj nepridubinde, forĵetu ĉiajn postulojn, ke la afero de konsolvirinoj neniam okazis, eduku la nunan kaj ontajn generaciojn pri tiu abomena krimo, sekvante la rekomendojn de la internacia komunumo respektante la "konsolvirinojn". [17]

Deklaro de Abe

La 2-an de marto 2007, la japana ĉefministro Abe Shinzo neis, ke militistoj devigis virinojn al seksa sklaveco dum la 2-a Mondmilito en organizita maniero. Li diris, ke "estas fakto, ke ne ekzistas pruvo pri devigo". Antaŭ lia parolado grupo da juristoj de la Liberal Democratic Party pripensis revizon de la pardonpeto de Kono Yohei en 1993 al konsolvirinoj. [18] La deklaro de Abe provokis negativan reagon el aziaj, eŭropaj kaj usonaj landoj. The New York Times skribis, ke "Ne temis pri komercaj bordeloj. Perfortoj, direkta kaj maldirekta, estis uzitaj por varbadi tiujn virinojn."[19]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bibliografio en Esperanto

  • NISHINO, Rumiko. Konsolvirinoj de Japana Imperia Armeo. Sizuoka: Biblioteko Kolombo, 2007.
  • Redaktokomitato de la lernolibro pri komuna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Historio por Malfermi Estontecon: Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 2007.

Referencoj

  1. Martin Fackler, "No Apology for Sex Slavery, Japan’s Prime Minister Says", The New York Times, 6-an de marto 2007
  2. "Abe questions sex slave 'coercion'", BBC News, 2-an de marto 2007
  3. "Japan party probes sex slave use", BBC News, 8-an de marto 2007
  4. http://www.exordio.com/1939-1945/codex/Documentos/report-49-USA-orig.html Report No. 49: Japanese POW Interrogation on Prostitution
  5. Nakamura, "Comfort Women", The Japan Times
  6. Akemi Nakamura, "Were they teen-rape slaves or paid pros?", The Japan Times, 2007-03-20
  7. 7,0 7,1 The "Comfort Women" Issue and the Asian Women's Fund
  8. "Japan court rules against 'comfort women'", Reuters, 2001-03-29
    • Artikolo de BBC "An estimated 200,000 to 300,000 women across Asia, predominantly Korean and Chinese, are believed to have been forced to work as sex slaves in Japanese military brothels" (Oni taksas inter 200.000 kaj 300.000 la kvanton de la virinoj de Azio, ĉefe el Koreio kaj Ĉinio, kiuj estis devigitaj labori kiel sekssklavoj en japanaj militistaj bordeloj)
    • Artikolo de Mainichi Daily News "Historians say thousands of women -- as many as 200,000 by some accounts -- mostly from Korea, China and Japan worked in the Japanese military brothels" (Historiistoj anoncas milojn da virinoj - ĝis 200.000 laŭ iuj - plejparte el Koreio, Ĉinio kaj Japanio, kiuj laboris en japanaj militistaj bordeloj)
    • Publikigaĵo de la University of Carolina "A majority of the 80,000 to 200,000 comfort women were from Korea, though others were recruited or recruited from China, the Phillipines, Burma, and Indonesia. Some Japanese women who worked as prostitutes before the war also became comfort women." (Plejmulto de la 80.000 ĝis 200.000 konsolvirinoj devenis el Koreio, kvankam aliaj estis varbitaj el Ĉinio, la Filipinoj, Birmo kaj Indonezio. Ankaŭ kelkaj japaninoj kiuj laboris kiel prostituitoj antaŭ la milito iĝis konsolvirinoj.)
    • Artikolo ĉe A Public Betrayed "Approximately 80 percent of the sex slaves were Korean;" (ĉirkaŭ 80% de la sekssklavoj estis koreinoj)
    • Publikigaĵo de la Japan Policy Research Institute "Estimates of the number of comfort women range between 50,000 and 200,000. It is believed that most were Korean." (Taksoj de la nombro de konsolvirinoj estas inter 50.000 kaj 200.000. Oni opinias ke la plej multaj estis koreinoj)
  9. Tamen, laŭ profesoro Hirofumi Hayashi dee la Kanto Gakuin University, la plejmulto de la virinoj devenis el Japanio, Koreio, kaj Ĉinio. Japan's Responsibility Toward Comfort Women Survivors History News Network ZNet Profesoro Yoshiaki Yoshimi de la Chuo University diras, ke ĉirkaŭ 2.000 centroj ekzistis kun eble 200,000 japaninoj, ĉininoj, koreinoj, filipininoj, tajvaninoj, birmaninoj, indonezinoj, nederlandaninoj kaj aŭstralinoj maliberigitaj. Vidu Yoshimi, Comfort Women: Sexual Slavery in the Japanese Military during World War II, Columbia University press, 2002. Profesoro Ikuhiko Hata de la Nihon University taksis la nombron de virinoj laborantaj en oficialaj plezurkvartaloj je malpli ol 20.000. Ili estis 40% japaninoj, 20% koreinoj, 10% ĉininoj, kaj aliaj 30%. 200.000 eble estas surtaksado pro la tuta nombro de prostituitinoj listigitaj registare en Japanio dum la 2-a mondmilito, t.e. 170.000. Vidu Hata, Ikuhiko, Ianfu to senjo no sei (konsolvirinoj kaj sekso sur la batalkampoj) Shinchosha, ISBN 4-10-600565-4 (japane)
  10. 11,0 11,1 Sarah Soh, "Japan's Responsibility Toward Comfort Women Survivors", Japan Policy Research Institute, 2001-05-01
  11. "Japanese PM dashes sex slaves' hope of apology", Reuters, 2007-03-06
  12. '"S. Korea raps Japan over sex slaves", The Associated Press, 2007-03-03
  13. Yoshiaki Yoshimi, infra, p.36
  14. http://www.biologie.de/biowiki/Trostfrauen
  15. Norimitsu Onishi, "Denial Reopens Wounds of Japan's Ex-Sex Slaves", The New York Times, 2007-03-08
  16. H. Res. 121: Expressing the sense of the House of Representatives that the Government of Japan should formally...
  17. The Yomiuri Shimbun, Don't misinterpret comfort women issue, 2007-03-07
  18. The New York Times, No Comfort, 2007-03-06


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.