Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
emblemo
W3C® Icon.svg
Fondodato 1-a de oktobro 1994
Sidejo Kembriĝo, [[]]
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo (angle: W3C, mallongigo por World Wide Web Consortium) estas firmaaro fondita en 1994. Ĝi difinas la normojn, aŭ pli ĝuste rekomendojn, de la Tut-Tera Teksaĵo, ekzemple HTML, XHTML, XML, CSS, PNG, SVG kaj SOAP.

W3C estas estrata de Tim Berners-Lee, la iniciatinto de HTTP (la HiperTeksto-Transiga Protokolo) kaj HTML (Hiperteksta Marklingvo), sur kiuj baziĝas TTT.

Rekomendo de W3C iras tra stadioj: Malneto (Working Draft), Lasta Voko (Last Call), Proponita Rekomendo (Proposed Recommendation) kaj Kandidata Rekomendo (Candidate Recommendation). Ĝi finiĝas kiel Rekomendo (Recommendation), aŭ estas forlasita.

Estas la tasko de la firmaoj agi laŭ la rekomendoj, kaj tion plej multaj ja faras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]