Konstanca (dukino de Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konstanca (n. 1161, m. la 5-an de septembro 1201) estis hereda dukino de Bretonio de 1166 al 1201.

Ŝi estis la sola ido de Konan la 4-a (Bretonio) kaj Margareta de Huntingdon, nepino de Reĝo Davido la 1-a (Skotlando).

En 1181 pro diplomataj kialoj la dudekjara Konstanca devis edziĝi al Ĝofredo, kvara filo de Henriko la 2-a (Anglio) kaj Eleonoro de Akvitanio. Ili havis tri infanojn:

  • Eleonoro (konata kiel la bela knabino de Bretonio (1182/84-1241), kiu estis kaptata en 1202, kune kun sia frato Arturo, de Johano (Anglio) kaj enkarcerigata ĝis sia morto en Anglio
  • Matilda de Bretonio (m. infane antaŭ 1189)
  • Arturo la 1-a (Bretonio) (1187-1203), naskita post la morto de Ĝofredo.

Per sia edziĝo al Konstanca, Ĝofredo estis ĵure duko de Bretonio, kaj li malpermesis Konstancon fari decidojn pri la duklando. Tamen en 1186 li mortis pro turnira akcidento ĉe Parizo: verŝajne li estis mortige piedpremigata de ĉevalo. Post tio Konstanca regis Bretonion.

Henriko la 2-a aranĝis duan edziĝon (kiu okazis la 3-an de februaro 1188), al Ranulf de Blondeville (6-a Grafo de Chester). En 1191 Rikardo la 1-a (Anglio) proklamis Arturon, la filon de Konstanca, sia heredonto, prefere al sia frato Johano.

Por pligrandigi la rangon de Arturo, Konstanca abdikis en 1196, kaj Arturo iĝis duko, sed servis kiel regentino. Ŝiaj rilatoj kun Ranulf malfacilis. La saman jaron Ranulf eĉ enkarcerigis sian edzinon en Anglio. Sekvis ribeloj en Bretonio, kaj en 1198 Ranulf devis liberigi ŝin. Post tio Konstanco aranĝis la nuligon de la geedzeco. En 1199 ŝi denove edziĝis, al Guy de Thouars.

Konstanca favoris aliancon kun la franca reĝo Filipo la 2-a, kiu, post la morto de Rikardo la 1-a en 1199, agnoskis Arturon Duko de Bretonio kaj Grafo de Majno (Francio), Poitou kaj Anĵuo. La angla reĝo Johano invadis Francion en 1202. Dum Arturo sieĝis sian avinon, Eleonoron de Akvitanion, armeo de Johano surprizis kaj kaptis lin. Arturo mortis - verŝajne murdite - en 1203. Ankaŭ kaptata estis Eleonoro, filino de Konstanca.

Konstanca mortis ĉe Nantes la 5-an de septembro 1201, post kiam ŝi naskis ĝemelinojn:

  • Alix de Thouars (1200-1221), kiu tuj iĝis dukino. Ĝis 1206 Guy servis kiel regento, sed tiun jaron Filipo la 2-a forprenis la postenon de regento por si mem. En 1213 Alix edziĝis al Petro de Dreux, kiu tuj iĝis regento. Alix mortis dum akuŝo.
  • Katerina de Thouars (1201- ĉ. 1240), kiu edziĝis al André, Lordo de Vitré en Bretonio
  • Margareta de Thouars (1201-1216/1220), kiu edziĝis al Geoffroy la I-a de Rohan.[1][2][3][4][5][6][7].

Konstanca entombiĝis en Nantes.

  1. Pierre-Hyacinthe Morice, Histoire ecclésiastique et civile de Bretagne, I, p 129 ha 150
  2. Charles Taillandier, Histoire ecclésiastique et civile de Bretagne, II, p IX
  3. Prudence Guillaume de Roujoux, Histoire des rois et des ducs de Bretagne, II, p 231
  4. Arthur Le Moyne de La Borderie, Histoire de Bretagne, III, p 288
  5. Pierre Daru, Histoire de Bretagne, I, p 407
  6. François Manet, Histoire de la Petite-Bretagne, ou Bretagne Armorique, depuis ses premiers habitans connus, II, p 308
  7. Medieval Lands